Basenĝo
La Basenĝo (aŭ Basenji) estas malnova hundoraso el Demokratia Respubliko Kongo origine dresita por ĉasi.
La nomo "Basenji" venis de la lingala lingvo mbwá na basɛ́nzi kio signifas vilaĝa hundo.
Ĉar Basenĝo ne bojas kiel aliaj hundoj, ĝi ofte nomiĝas silenta hundo[1].
| ||||
---|---|---|---|---|
FCI-norma n-ro 43 | ||||
| ||||
Deveno: |
Demokratia Respubliko Kongo | |||
Postkola alto: |
virhundo: 43 cm | |||
Pezo: |
virhundo: 11 kg | |||
Listo de hundorasoj | ||||
Aspekto redakti
La Basenĝo estas malgranda hundoraso, la alto estas inter 40 kaj 46 cm.
Karaktero redakti
La Basenĝo estas tre scivolema kaj rezervita kun fremduloj.