Basinio BASINI, kromnomata Basinio de Parmo (n. en Tizzano Val Parma, 1425 - m. en Rimini, en la 30-a de majo 1457) estis itala humanisto kaj poeto.

Bazinjo da Parma
itala humanisto
itala humanisto
Persona informo
Naskiĝo 1425
en Tizzano Val Parma,  Italio
Morto 30-a de majo 1457
en Rimini,  Italio
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia patro nomiĝis Vincenzo di Basino, kaj estis militisto serve de Ottobuono de' Terzi[1]. Post fari siajn unuajn studojn en Parma, li daŭrigis en Mantovo, kie li estis lernanto de Vittorino da Feltre, kaj sekve en Ferrara, kie li studis la grekan kun Teodoro Gaza, kaj tre eble li konatiĝis kun Guarino da Verona.

En 1449, li translokiĝis al Rimini en la kortego de Sigismondo Malatesta (1417-1468)[2]. Li redaktis grandan parton de la epika romano Liber Isottaeus, kaj sian plej faman verkon, Hesperis, epika poemo en 13 libroj verkitaj por celebri la faritaĵojn de la senjoro de Rimini, Sigismondo Malatesta.

En la 24-a de majo 1457, trapikita de serioza malsano, eble dank'al la granda amaso da laboro, al kiu li submetiĝis, li faris sian testamenton antaŭ notario en sia hejmo en Sankta Inocenta. Li volis esti sepultita apud la preĝejo de Sankta Francisko, en la Templo Malatestano, kaj petas al la Senjoro de Rimini, Sigismondo Malatesta, por starigi porsepultan monumenton per la verso "Parma mihi patria est, sunt sydera carmen et arma"[3]. Li postlasis ankaŭ grekan verkon kun la operoj de Homero kaj Apolonio. Al la fratoj Antonio kaj Manfredo li lasis du vestaĵojn kaj ĉiujn rajtojn rilate al lia heredo de siaj gepatroj, kaj al la edzino Antonia ĉiujn posedaĵojn restantajn. Li morte estante nur 32-jara inter la 24-a kaj 30-a de majo 1457.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ottobuono de' Terzi estis itala kondotiero kaj mortis en la 27-a de majo 1409.
  2. 2,0 2,1 Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]
  3. Parma estis mia hejmo, kaj la steloj estas la kanto kaj la armilo.
  4. Enciclopedia Italiana
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj