La baslinio estas en plurvoĉa muziko la plej malalta voĉo, kiu per aparta maniero portas la harmoniojn de muzikaĵo.

Alordigo de la baslinio redakti

En orkestro kontrabasoj (kaj plejofte ankaŭ la violonĉeloj), fagotoj kaj malaltaj latunaj blovinstrumentoj, en ĵazo plejofte kontrabaso, en la rokmuziko basgitaro, en latuna blovmuziko tubjo kaj en voĉkanta muziko basoj transprenas la baslinion. En pecoj por instrumentensemblo, kiuj estas komponitaj simile al voĉkanta muziko, la pokaze plej malalta instrumento transprenas la baslinion. En klavarinstrumentaj pecoj la maldekstra mano realigas la baslinion, ĉe orgeno alternative la pedalaro.

En baroka muziko la komponistoj kutime ciferigis la notojn de la baslinio, tiel ke la basgrupo inkluzive klavar- kaj aliaj kordinstrumentoj povis improvizi la harmoniigon; vd. figurita baso.

Se la basa voĉo paŭzas, dum kiam la aliaj plumuzikas, preskaŭ ĉiam alia voĉo transprenas la basfunkcion, laŭokaze ankaŭ la aldvoĉoj aŭ la violonoj.

Baslinio, kiun dum paŭzanta ĝeneralbaso ludas vjolo aŭ alia instrumento en aldpozicio, en la barokepoko nomiĝis „baseto“.

Principoj por la formado de baslinio redakti

Laŭ la reguloj de kontrapunkto baslinio iru kontraŭmove al la supravoĉo – do malsupri, kiam la supravoĉo alsupras kaj male.

Ne ĉiam la plej malalta tono en komponaĵo ankaŭ estas la toniko de la akordo sur la analoga loko. Se oni metas aldone sub ĉiun akordon la veran tonikon, oni ricevas t.n. „fundamentan bason“. Ĉi tio tamen ne celas la praktikan, sed pli la analizan utilon.

Formigaj kaj mezuraj-ritmaj ecoj redakti

Ligita kun la harmonia fundamento, kiun donas la baslinio, estas mezura-ritma skafaldo de muzikpeco. Pro tio ofte la baslinio estas pli malvaste ligita al la pulso, mezuro kaj ĉefa ritmo ol aliaj voĉoj. En ĵazo oni trafas sur la funkcion mezurakcentadan egale paŝantan paŝanta baso.

Aparta formo de baslinio estas ostinato, la ekzisto de ofte ripetiĝa figuro longa nur malmultajn taktojn, sur kiu disvolviĝas la aliaj voĉoj. Muzikaj formmodeloj aplikantaj ĉi tiun principon estas ĉakono kaj pasakaljo, sed ankaŭ popmuzikaĵoj.

Plua aparta kazo estas kanto firma en la baslinio. Ĝi prezentas per plejofte longaj notvaloroj la melodion en la baso, dum kiam la pli altaj voĉoj ĉirkaŭludas ĝin.