Bastonetoj estas unu el du tipoj da lumsensiloj troveblaj en la retino de la okuloj de homoj kaj aliaj mamuloj. Bastonetoj estas tre sentemaj por lumo. Ili ebligas noktan vidkapablon. Ili koncentriĝis ĉe la rando de la retino, kie ili ankaŭ ebligas periferian vidadon. Sciencistoj nombris, en 1992, averaĝe 60 milionojn da bastonetoj en ĉiu homa retino.[1] Ili nombris nur 3 milionojn da konusetoj, la aliaj specoj de lumsensiloj, kiuj estas pli grandaj kaj ebligas kolorvidadon.

Sekco de la retino kun ekstremdekstre la bastonetoj

Referencoj redakti

  1. (1992) “Count and density of human retinal photoreceptors”, Graefe's Archive for Clinical and Experimental Ophthalmology = Albrecht Von Graefes Archiv Fur Klinische Und Experimentelle Ophthalmologie 230 (6), p. 505–510.