Bastono de Asklepio

En Greka mitologio, la Bastono de Asklepio (greke Ράβδος του Ασκληπιού, Rábdos tou Asklipioú, foje literumita ankaŭ Asklepios), konata ankaŭ kiel Stango de Eskulapio kaj asklepiilo,[1] estas serpento-plektita bastono portita de la Greka dio Asklepio, diaĵo asocia kun sanzorgado kaj medicino. Oni proponis teoriojn pri la greka origino de la simbolo kaj ties koncernoj. En nuntempo, ĝi estas la hegemonia simbolo por medicino kaj sanzorgado kvankam pro miskompreno ankaŭ la Kaduceo (simbolo de komerco) estas foje vidita en tiu kunteksto.[1]

La simbolo de la urĝaj medicinaj servoj kiel vivostelo enhavas la bastonon de Asklepio.
Asklepio kun sia serpento-plektita bastono; Arkeologia Muzeo de Epidaŭro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (15-a de aprilo 2003) “The symbol of modern medicine: why one snake is more than two”, Annals of Internal Medicine 138 (8), p. 673–7. doi:10.7326/0003-4819-138-8-200304150-00016. Alirita 2007-06-15..