Batalŝipoj estas ŝipoj, nome grandaj surakvaj pormilitaj vehikloj, kiuj unuafoje estis produktataj fine de la 19-a jarcento kaj plej multe estis uzataj ĝis la fino de la Dua Mondmilito en 1945.

La Jamato (1941)

Ekzemplaj ŝipoj redakti

La plej granda batalŝipo, kiu estis iam ajn kreata, nomiĝas Jamato. Ĝi esti 263 metrojn longa kaj ĝin konstruis kaj uzis la Japana Imperio antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito.[1] Nazia Germanujo, kiu estis en alianco kun la Japana Regno, estis komencinta krei batalŝipojn ekde 1935, kiam Adolf Hitler faris kontrakton kun Britujo pri mararmeoj, ĉar ĝis tiam la Germana ŝtato ne rajtis konstrui batalŝipojn pro militecaj restriktoj en la Traktato de Versajlo. La plej granda ŝipo estigita de la nazioj nomiĝis Bismarck rememorigante pri la unua germana kanceliero Otto von Bismarck.[2]

Alia vaste konata batalŝipo de la frua 20-a centojaro estis la brita HMS Dreadnought, kies nomo iĝis titolo de tuta kategorio da ŝipoj sekve produktitaj. Ĝi jam konstruiĝis en 1906 kadre de la armilkonkurso inter la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando unuaflanke kaj la Germana Imperiestra Regno aliflanke. Tiu surmara vetarmado kaj preparis kaj kondukis ambaŭ landojn al la Unua Mondmilito.

Post 1945 redakti

Kiam finiĝis la Dua Mondmilito, la rolo de kutimaj batalŝipoj, kiel oni uzis ilin ekde ĉirkaŭ 1860, pli kaj pli malgraviĝis en la komencaj jaroj de la Malvarma Milito. Ilin kvazaŭ anstataŭigis en sia funkcio la aviadilaj ŝipoj, kies unuaj ekzempleroj kreiĝis en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj. Plej multaj batalŝipoj estis malkonstruataj, kaj en la 1980-aj jaroj Usono estis la lasta nacio ankoraŭ posedanta tiajn ŝipojn. Tamen, ankaŭ la plej lastaj batalŝipoj de Usono estis malkonstruataj post sia fina batalo en la Golfa Milito, 1991.[3][4]

Kelkaj batalŝipoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Zweiter Weltkrieg. Die größten Schlachtschiffe aller Zeiten. El: Die Welt. Publikigita la 11-an de Julio 2013. Ligilo: http://www.welt.de/geschichte/zweiter-weltkrieg/article117938371/Die-groessten-Schlachtschiffe-aller-Zeiten.html. Vidita la 15-an de Decembro 2013.
  2. Werner, Carina: Das kurze Leben der "Bismarck". El: NDR.de. Publikigita la 11-an de Februaro 2009. Ligilo: http://www.ndr.de/geschichte/chronologie/nszeitundkrieg/bismarckschlachtschiff100.html. Vidita la 15-an de Decembro 2013.
  3. battleship. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/56264/battleship. Vidita la 15-an de Decembro 2013.
  4. aircraft carrier. El: Encyclopaedia Britannica. Ligilo: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/10957/aircraft-carrier. Vidita la 15-an de Decembro 2013.