Batalhalto

portempa halto de milito

Batalhalto (aŭ batalpaŭzo) estas interkonsento inter du malamikaj militantaj flankoj, haltigi ĉiujn batalojn kaj militan aktivadon (male al armistico kiu celas definitivan pacon) je mallonga tempo kaj pro difinita celo.

La celo de tiaj batalpaŭzoj povas esti:

  • Trovo kaj prizorgo de vundiĝintoj kaj mortintoj.
  • Sekurigo de libera akompano de la pactraktantoj.
  • Sondado de la situo aŭ reorganizo de la trupoj.
  • Sondado de la eblecoj por armistico.

Batalhalto ege utilas unue por favori la sorton de viktimoj kaj militistaj kaj civilaj (vunditoj, malaperintoj, malsatantoj ktp.) kaj por antaŭenigi paŝojn al pactraktado. Do tre ofte ĝi konstituas historie gravan momenton, antaŭaĵon de pactraktato.

Famaj batalhaltoj redakti

Vidu ankaŭ redakti