Tiu ĉi artikolo temas pri batalo de la 1-a mondmilito. Estis plia batalo ĉe Zborov jam en 1649.

Batalo ĉe Zborov (bitva u Zborova en ĉeĥa, bitka pri Zborove en slovaka) estis malgranda parto de la Kerenskij-ofensivo (nome la lasta rusa ofensivo en la Unua Mondmilito, okazinta en julio 1917). La batalo estis la unua grava agado de la Ĉeĥoslovakaj legioj (volontuloj luktantaj kontraŭ la Centraj Potencoj) en la Orienta Fronto kaj la ununura sukcesa agado de la malsukcesa ofensivo.

Memormonumento dediĉita al la Batalo ĉe Zborov en Blansko, Ĉeĥio.
Memormonumento dediĉita al mortintaj legionuloj en la batalo, Kalinivka, Ukrainio.

Batalo redakti

Je la 5:15 horo de la 2a de julio, la dua tago de la ofensivo, post komenca bombado fare de artilerio, malgrandaj grupoj de Legionuloj ekipitaj per grenadoj atakis la malamikon. Post kiam ili rompis la pikdrataj barilobstakloj, sekvaj rotoj daŭrigis la atakon. Je la 15:00 la Legio estis avancinta ege en malamika teritorio, ekrompante tra la tuta tranĉelinio de la Aŭstroj. Estis kaptataj 3 300 malamikaj soldatoj (62 oficiroj); oni ĉasakiris ankaŭ 20 kanonojn kaj grandan kvanton de militmaterialo. La Ĉeĥoslovakaj perdoj estis de 167 mortintoj, 17 ĝismorte vunditoj, 11 malaperintoj kaj ĉirkaŭ 700 vunditoj.

Fontoj redakti

  • Rudolf Medek, Vojtěch Holeček: "Bitva u Zborova a československý odboj" (Battle of Zborov and Czechoslovak resistance), 1922
  • Jan Galandauer: "2.7.1917 Bitva u Zborova - Česká legenda" (June 2, 1917 Battle of Zborov - the Czech legend), 2002, ISBN 80-86515-16-8
  • Vratislav Preclík: Masaryk a legie (Masaryk and legions), váz. kniha, 219 pages, first issue vydalo nakladatelství Paris Karviná, Žižkova 2379 (734 01 Karvina, Czech Republic) ve spolupráci s Masarykovým demokratickým hnutím (Masaryk Democratic Movement, Prague), 2019, ISBN 978-80-87173-47-3, pages 35 - 53, 106 - 107, 111-112, 124–125, 128, 129, 132, 140–148, 184–199.

Eksteraj ligiloj redakti