La Batalo de Aparan (armene: Բաշ Աբարանի ճակատամարտ Paŝ Aparani ĝakatamart, turke : Baş-Abaran Muharebesi ) estis batalo kadre de la militkampanjo en Kaŭkazio de la Unua mondmilito, kiu okazis en la ĉirkaŭaĵo de Aparan, en 1918. La armenaj venkoj en la bataloj de Aparan, Sardarapat kaj Karakilisa haltigis la otomanan invadon de Orienta Armenio kaj estis esencaj por permesi la formadon de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko[1].

Monumento al la Batalo de Aparan.

La otomanaj trupoj atakis la 21-an de majo, irante direkte al Erevano. Ili estis kontraŭbatalitaj fare de armenaj trupoj sub la ordonrajto pri Drastamat Kanajan. Unu el la tri atakoj de la otomanaj fortoj, konsistanta el la 3-a regimento de la 11-a kaŭkaza divizio, malsuprenirante ĝis Hamamlu . Ili renkontis armenan trupon de ĉirkaŭ 1000 pafistoj sub la komando de Movses Silikjan ĉe la interkrutejo de Aparan, je ĉirkaŭ tri-hora marŝo de Erevano. Post tri tagoj de furioza batalado la armenoj lanĉis kontraŭatakon kontraŭ la otomanoj la 25-an de majo. La otomanaj trupoj tiam retiriĝis norden reen al Hamamlu la 29-an de majo.

Referencoj redakti

  1. Avakian, Lindy V.. (1965) The Cross and the Crescent. USC Press, p. 44. ISBN 0-943247-06-3.