Batalo de Ardenoj

batalo en la dua mondmilito

La Batalo de Ardenoj (en la germana, ArdennenoffensiveRundstedt-Offensive; en la angla, Battle of the Bulge) estis granda nazia ofensivo de la Dua Mondmilito, komencita fine de la Dua Mondmilito (16-a de decembro 1944 ĝis 25-a de januaro 1945), tra la densaj arbaroj kaj montaroj de la regiono de Ardenoj de Belgio — kaj pli precize de Valonio, de tie ĝia nomo en franca, Bataille des Ardennes —, Francio kaj Luksemburgio en la Okcidenta Fronto. La Wehrmacht donis al la ofensivo la kodonomon Operaco Wacht am Rhein pere de la patriota germana himno Die Wacht am Rhein (gardostaro ĉe la Rejno).

Usonaj soldatoj en Ardenoj.
Germanaj trupoj trovas usonan ekipaĵaron kiu estis forlasita.
Masakro de Malmedy.

La usonanoj uzis diversajn nomojn kiel Battle of the Bulge (Batalo de la Sako).[1][2][3] La batalo estis difinita milite kiel la Ardennes Counteroffensive ('Kontraŭofensivo de Ardenoj'), kio inkludis kaj la germanan atakon kaj la usonan klopodon por haltigi kaj poste venki super ĝi.

Disvolvigo redakti

La germana ofensivo estis apogita de kelkaj suboperacoj konataj kiel Unternehmen Bodenplatte, Greif, kaj Währung. La intenco de Germanio per tiuj operacoj estis duontranĉi la linion de Aliancanoj komponita de britaj kaj usonaj fortoj, pere de la konkero de Antverpeno kaj poste ensakigi kaj detrui kvar aliancanajn armeojn, devigante la okcidentajn aliancanojn negocadi pactraktaton favore al la potencoj de la Akso.[4] Post tio, Hitlero povus koncentriĝi totale en la Orienta Fronto de la milito.

La ofensivo estis planita ene de tre granda sekreto, minimumigante la trafikon de radio kaj movigante trupojn kaj ekiparon ŝirme de la malhelo. Kvankam la deĉifroj fare de la maŝino Enigma sugestis eblan atakon kaj la spionaro de la usona Tria Armeo antaŭvidis grandan germanan ofensivon, la Aliancanoj estis kaptitaj surprize. Tio okazis parte pro troa memfido de Aliancanoj, priokupo pro siaj propraj ofensivaj planoj kaj fuŝa aera rekognosko.

La surprizo praktike kompleta kontraŭ sekcio malforte defendita de la linio de Aliancanoj okazis pro vetero tre nuba, kio malpermesis la alvenon de aertransportitaj fortoj de Aliancanoj, teorie superaj. Akra rezistado, partikulare ĉirkaŭ la ŝlosila urbo Bastogne, kaj tereno kiu favoris al la defendantoj prokrastis la germanajn antaŭvidojn. La aliancanaj plifortigoj, inklude la Trian Armeon de la generalo Patton, kaj pli bonaj veterkondiĉoj — kio permesis aeratakojn kontraŭ la germanaj fortoj kaj iliaj liverlinioj —, certigis la malsukceson de la germana ofensivo.

Pro tiu malvenko, multaj germanaj spertaj unuoj drame estis malpliigitaj laŭ homoj kaj ekipaĵaro dum la supervivantoj retiriĝis al la defendoj de la linio Sigfrido. Ili perdis 15 652 mortintojn, 41 600 vunditojn, 27 582 prizonulojn aŭ malaperintojn kaj 600 tankojn aŭ atakkanonojn. Ĉe usonanoj, inter kiuj partoprenis ĉirkaŭ 610 000 homoj[5] estis ĉirkaŭ 89 000 perdoj,[6] inklude 19 000 mortintojn,[7] pro kio la batalo de Ardenoj estis la plej granda kaj plej sangelverŝaj el tiuj en kiuj ili luktis en la Dua Mondmilito.[8][9][10][11]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Cirillo, 2003, p. 4.
  2. Eggenberger, 1985, citas la oficialan nomon Ardennes-Alsace campaign (kampanjo Alzaco-Ardenoj); David Eggenberger priskribas tiun batalon kiel la Second Battle of the Ardennes (Dua batalo de Ardenoj).
  3. Stanton, 2006.
  4. «Battle of the Bulge». U-S-History.com. Konsultita en la 11an de decembro 2018.
  5. Cirillo, 2003, p. 53.
  6. Miles, 2004.
  7. MacDonald, 1998, p. 618.
  8. Ambrose, Stephen E. (1997). Americans At War. University Press of Mississippi. p. 52. ISBN 978-1-57806-026-9.
  9. Miller, Donald L. (2002). The Story of World War II. Simon & Schuster. p. 358. ISBN 978-0-7432-1198-7.
  10. Penrose, Jane (2009). The D-Day Companion. Osprey Publishing. p. 267. ISBN 978-1-84176-779-6.
  11. Delaforce, 2004, p. 211.

Bibliografio redakti

  • Cirillo, Roger (2003). Ardennes-Alsace. Office of the Chief of Military History Department of the Army. Konsultita la 11an de decembro 2008.
  • Delaforce, Patrick (2004). The Battle of the Bulge: Hitler's Final Gamble. Pearson Higher Education. ISBN 978-1-4058-4062-0.
  • Eggenberger, David (1985). An Encyclopedia of Battles: Accounts of Over 1560 Battles from 1479 B.C. to the Present. Dover Publications. ISBN 0-486-24913-1.
  • MacDonald, Charles B. (1998). The Battle of the Bulge. Phoenix. ISBN 978-1-85799-128-4.
  • Miles, Donna (14a de decembro 2004). Battle of the Bulge Remembered 60 Years Later.[rompita ligilo] United States Department of Defense. Konsultita la 12an de junio 2012.
  • Stanton, Shelby (2006). World War II Order of Battle: An Encyclopedic Reference to U.S. Army Ground Forces from Battalion through Division, 1939–1946. Stackpole Books.