La batalo de Auray (29-a de septembro 1364) estis la lasta batalo de la hereda milito de Bretonio, regiona milito, kiu enskribiĝis en la franca-angla konflikto de la centjara milito. Ĝi okazis inter angla-bretona armeo estrata de Johano la 4-a de Montfort kaj franca-bretona armeo subtenanta la partion de Karolo de Blezo.

Batalo de Auray
Konflikto: Hereda milito de Bretonio
La bataille d'Auray, miniature par Jean Froissart
batalo
Daŭro:
Loko: Auray (Morbihan)
Rezulto: angla-bretona venko
Flankoj
Bretonoj blezistoj
Francio
Bretonoj monfortistoj
Anglio
Komandantoj
Karolo de Blezo
Bertrand du Guesclin
ville fr Auxerre (Yonne).svg Johano la 3-a de Chalon-Auxerre
Johano la 3-a de Montfort
Jean Chandos
Olivero la 5-a de Clisson
Robert Knolles
Perdoj
800 ĝis 1 000 mortintoj
1 500 malliberigitoj
nekonataj
vdr

Antaŭludo redakti

Komence de 1364, post la fiasko de la traktatoj de Évran, la juna Johano la 4-a de Bretonio, filo de Johano de Montfort, venis helpe de la anglo John Chandos ataki Auray, okupitan de la francoj-bretonoj ekde 1342. Li eniris en Auray kaj sieĝis la kastelon, kiu baris la ŝipojn de Nicolas Bouchart venantaj de Croisic. La proviantoj ekmankis, la sieĝatoj akceptis liveri la lokon, se neniu helpo alvenos antaŭ la sankta Mikaelo. La 27-an de Septembro, kiam Karolo de Blezo estis en la abatejo Notre-Dame de Lanvaux, du Guesclin, kiu estris la avangardon, estis en Brandivy. La 28-an, du Guesclin alvenis kaj instaliĝis sur la maldekstra bordo de Loc'h, vide al la kastelo. Por eviti stari inter la kastelo kaj la franca armeo, Johano la 4-a forlasis Auray kaj lokis sin antaŭ la malamiko, sur la deklivo de la dekstra bordo. La 29-an, provoj de interkonsento okazis, sensukcese kaj Karolo de Blezo ordonis ataki. Lia armeo trapasis la riveron kaj sin lokis fronte al la sudo. Johano la 4-a sekvis la movon kaj sin lokis fronte al la nordo.

La fortoj redakti

Franca-bretona armeo de Karolo de Blezo redakti

Maldekstre la grafo de Auxerre, dekstre du Guesclin, centre Karolo de Blezo. Malforta rezervpforto ne uzota.

Angla-bretona armeo de Johano la 4-a de Bretonio redakti

Dekstre Clisson, maldekstre la anglo Robert Knolles, centre Johano la 4-a kaj la anglo Chandos. Grava rezervoforto preta por helpi.

La batalo redakti

 
La batalo de Auray, laŭ la Kroniko de Bertrand du Guesclin de Cuvelier

Unue, mallonga bataleto okazis inter la francaj arbalestistoj kaj la anglaj arkistoj. Poste la marŝsoldatoj sin pelis sen provi manovri. La batalo estis furioza ĉar ĉiuj volis, ke tiu batalo estu la decida kaj estu la fino de tiu longa kaj kruela milito. Plie, ordono estis donita ambaŭflanke por esti senindulga rilate al tiu de la du pretendantoj, kiu estos kaptita. Ĉiu angla-bretona korpo estis enbatita, unu post la alia, sed la rezervofortoj ĉiam restarigis la situacion. Kontraŭe, la franca-bretona alo rompiĝis kaj, sen subteno de rezervofortoj, retiriĝis al la centro. La maldesktra alo, siavice, estis enbatitaj kaj la trupoj de Karolo de Blezo ekcedis. Karolo, renversita de lancobato, estis finmortigita de angla soldato obeanta la donitan ordonon. Du Guesclin, post rompo de ĉiuj siaj armiloj, devis submetiĝi al John Chandos.

Konsekvencoj redakti

Tiu venko finĉesigis la heredan militon de Bretonio kaj per la traktato de Guérande, en 1365, la reĝo de Francio agnoskis Johanon la 4-an, kiel dukon de Bretonio.

La legendo redakti

Legendo volas ke en 1341, Johano la 3-a la Bona, duko de Bretonio tiutempe, savis sorĉistinon de linĉado. Ĉi-tiu, por danki lin, donacis al li junan levrelon nomatan Joland kiu, ŝi deklaris, estos fidela nur al la duko de Bretonio. En la sama jaro, estingiĝis Johano la Bona, kies heredo iris al Johana de Pentievro, edzino de Karolo de Blezo ekde 1337; tio kolerigis Johanon de Montfort, frato de la mortinta Johano la 3-a, kaj sin konsideranta kiel la legitiman heredanton. Tiam komenciĝis la hereda milito de Bretonio.

Dum ĉi-tiu milito, Johano de Montfort falis en la manojn de la francaj kontraŭantoj kaj mortis en la dua sieĝo de Hennebont. Lia edzino, Johana de Flandrio, daŭrigis la batalon kaj sendis ilian filon, Johano la 4-a, 5-jara, ĉe Eduardon la 3-an en Londono, por protekti lin. Post kelkaj jaroj, Johano de Montfort, post edziĝo al la filo de Eduardo la 3-a, revenis por daŭrigi la batalon kontraŭ Karolo de Blezo, ĝis la fama batalo de Auray. Ni memoru, ke Karolo de Blezo, duko de Bretonio, estis do la mastro de la fidela Joland, ĉiam vigla dudek tri jarojn post la morto de Johano la 3-a. La trupoj de Karolo de Blezo estis je ŝtonĵeta distanco de tiuj de Johano la 4-a. Karolo ekrigardis al sia fetiĉa levrelo, kiu responde rigardis lin melankolie. Poste, subite, la besto sin pelis al la malamikaj vicoj. La kapitanoj de Karolo de Blezo ne sciis kion fari. Ĉu estas ataksigno? Ĉu la hundo de la sorĉistino indikas al ili la venkon, aŭ male, la malvenkon? En la kampo de Johano la 4-a, ili estis same perpleksaj. Ĉu la hundo venas por salti al la gorĝo de la gvidanto? En la kampo de la bretonparolantaj bretonoj, oni ankoraŭ memoris pri la aŭguro, kiu diris ke Joland apartenos nur al la duko de Bretonio. La levrelo alproksimiĝis al Johano la 4-a, ekstaris sur siaj malantaŭaj kruroj, kaj lekis la manon de la kavaliro: Joland ĵus venis omaĝi. Kaj en la sama vespero, Karolo de Blezo, ne plu estis duko de Bretonio, mortis en batalo, kaj la traktato de Guérande, subskribita en la sekvanta jaro, starigis Johanon la 4-an de Montfort kiel la legitiman dukon de Bretonio, kiel oni povis supozi post la supernatura interveno de Joland. Post la batalo, oni retrovis la korpon de la besto senviva, ne ĉar soldato aŭdacis atenci al tiu respektenda estaĵo, sed ĉar la koro de la levrelo, post plenumo de sia lasta komisio, simple ĉesis bati.

Vidu ankaŭ redakti