Batalo de Azincourt

Azincourt [azinkur'] france aŭ Agincourt angle, estas vilaĝo en Nord-Francio.

Okazis en Azincourt granda batalo inter la Francoj kaj la Angloj dum la Centjara milito (25-a de oktobro, 1415). Oponis sin franca armeo (entenante inter 25 000 kaj 45 000 virojn) kaj la angla (forta el nur 12 000 militistoj). Tiu batalo estis totala malvenko al la franca flanko; ties peze kirasita kavalerianoj, estis sagmortigitaj de la anglaj pafarkistoj (fakte pleje inter ili el Kimrio), kiuj estis ekipitaj per longaj taksusalignaj pafarkoj ("long bow"), kapablaj transpiki la kirasojn, kio estis novaĵo. Multege da kavaliroj estis mortigitaj aŭ malliberigitaj (kaj do reliberigendaj kontraŭ ostaĝmono, laŭ la mezepokaj kutimoj); oni povas diri ke grandparte de franca nobelaro estis falĉita. En la vilaĝo Azincourt, kie nun diversaj aranĝoj prezentas la evento al la historiamantaj turistoj oni povas legi tutan liston de la mortigitoj kaj de la kaptitoj.

Per la traktato de Bretigny (8-a de majo de 1360), Francio perdis vastan parton de sia teritorio, kiu estis poste reprenita de la franca reĝo Karolo la 5-a (Charles V). Je 1415 la reĝo Henriko la 5-a de Anglio (Henry V) volis repreni la teritoriojn perditajn de sia patro en Francio. Tiu batalo ankaŭ ludis gravan rolon en la intercivitana milito inter la Armanjakoj (Armagnacs) kaj la Burgonjanoj (Bourguignons). Fakte, tiu batalo malplifortiĝis la Armanjakoj, kiuj suferis multajn pereojn, kaj permesis al la burgonja duko Johano sen Timo (Jean sans Peur), aliancita kun la Angloj, ekregi Parizon je 1418.

Azincourt, kun tiuj de Poitiers kaj Crécy estas tre konata en la historio de la rilatoj inter la Francoj kaj la Angloj, kaj nun ĝi estas por la vilaĝo turista allogaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti