Batalo de Batoh – la batalo inter pola armeo komandata de kampa hetmano Marcin Kalinowski kaj la kozaka armeo gvidata de Bohdan Ĥmelnickij kun helpo de la tatara, kiu okazis la 1-2-an de junio 1652 en Batoh (kvazaŭnomo). La batalon malgajnis polaj soldatoj. La militkaptitoj grandparte devenantaj de pola riĉa nobelaro en la nombro de 3,5 miloj laŭ ordono de Ĥmelnickij estis murditaj de tataroj. Dum la dutaga, okaziĝinta post la batalo, masakrado pereis ĉ. 8,5 mil polojn, gvidantojn kun eminentaj soldatoj. Pro tio Batoh estas nomata sarmata Katin.

Masakro de militkaptitoj redakti

Post la batalo Ĥmelnickij, pagante riĉegan reaĉetpagon al Nuradin, ordonis en la tagoj 3-4 de junio murdon de polaj militkaptitoj. Tio estus ŝajna revenĝo de Ĥmelnickij pro malvenko en la batalo de Beresteĉko junie 1651. Tamen la kozaka hetmano volis regajni prestiĝon inter kozakoj kaj haltigi armeon de tataroj, kiuj kun valoraj militkaptitoj militirus al Krimeo.

Sendepende de la kaŭzoj apud Batoh okazis masakro de senarmitaj dum kiu oni murdis verŝajne 3500 distingitajn militistojn. Nombron de savitaj de la pogromo oni taksas je ĉ. 1500-2000. Inter la viktimoj ektroviĝis Samuel Kalinowski – filo de la pola hetmano, Zygmunt Przyjemski – artileria generalo kaj kampa krona verkisto, Jan Odrzywolski – kastelestro de Ĉernihivo, Marek Sobieski – frato de venonta reĝo Jan, Niepokojczycki, Górka kaj multaj aliaj. La korpon de la olda hetmano oni trovis post la batalo en arbaro. Lian kapon enmetitan en lancon oni ĉirkaŭmontris en la tendaro. Nur kelkiuj saviĝis, en tio Krzysztof Korycki, Krzysztof Grodzicki kaj Stanisław Druszkiewicz, kiujn tataroj kaŝis en siaj tendaroj.

La batalo de Batoh estis turnopunkto. Detruo de la plej bonaj taĉmentoj de la krona armeo permesis al Ĥmelnickij deŝiri parton de Ukrainio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Malvenko de poloj kontribuis al milito kun Rusio kaj la sveda diluvo.