Batalo de Borodino

La batalo de Borodino (ruse Бородинское сражение, france Bataille de la Moskova, t.e. batalo de la Moskva (rivero)) estas plej grandioza milita kataklismo okazinta la 7-an de septembro 1812 dum la Franca invado al Rusio.

pentraĵo de Louis Lejeune 1822

Komence la rusa armeo malsukcesis post la surpriza franca atako sub gvido de Napoleono Bonaparto okazinta la 24-an de junio 1812 kaj permanente retiriĝis. Kontraŭ 640000 malamikaj soldatoj (francoj, poloj, italoj, reprezentantoj de kelkaj germanaj princlandoj k.a.) rusoj havis du armeojn, kies dispozicioj estis malproksimaj. Napoleono intencis disbati ilin separe.

La 8-an de aŭgusto Miĥail Kutuzov estis nomumita kiel ĉefkomandanto de la rusaj militfortoj. Li decidis okazigi batalon kontraŭ francoj apud vilaĝo Borodino situanta ĉ. 100 km okcidente de Moskvo. Ĝis tiam ambaŭ rusaj armeoj kuniĝis kaj ties fortoj (121.000 soldatoj, 24.500 kavaleristoj kaj 587 kanonoj) iĝis pli-malpli egalaj al la francaj (130.000 soldatoj, 28.000 kavaleristoj kaj 624 kanonoj) .

Dum la 12-hora batalo la franca armeo sukcesis kapti la poziciojn de la rusa armeo en la centro kaj en la maldekstra alo, sed post ĉeso de la aktivaj reciprokaj kontraŭatakoj, la franca armeo retiriĝis al ĝia komenca situo. Tial en la rusa historiografio oni deklaras, ke la rusaj trupoj "venkis".

Rezulte de la batalo okazinta la 7-an de septembro ambaŭ armeoj grave ruiniĝis kaj perdis multajn soldatojn. Por konservi restaĵojn de sia armeo kaj poste refortiĝi Kutuzov ordonis forlasi Moskvon. Malgraŭ multenombraj viktimoj (kromalie tiam estis grave vundita kaj poste mortis komandanto de la 2-a rusa armeo, kartvela princo Pjotr Bagration) kaj ceteraj perdoj strategie la ĉefkomandanto estis prava kaj post kelkaj monatoj francoj estis forpelitaj el Rusio kaj finfine fiaskis.

Memoro redakti

  • La areon nun okupas Milita Historia Muzeo Rezervejo, kies teritorio egalas 110.0 km2. Tie estas 300 memoraĵoj dediĉitaj al la batalo.
  • Ĉiujare amatoroj el diversaj landoj vestitaj je militaj uniformoj de la 19-a jarcento prezentas tie spektaĵojn imitantajn tiamajn eventojn.
  • La 8-an de septembro 2012 en Rusio kaj aliloke oni celebras la 200-an jubileon de la batalo. Ĉi-dato estas la rusia festo nomata - Tago de milita gloro de Rusio.
  • En Moskvo funkcias la panorama muzeo "La batalo de Borodino", kies internon ronde okupas granda bildo far Franz Roubaud.

En beletro redakti

Eksteraj ligiloj redakti