La Batalo de Bzura, alie nomata batalo apud Kutno okazis de la 9-a ĝis la 18-a - 22-a de septembro 1939. Ĝi estis la plej granda batalo dum la germana invado en Pollandon. Partoprenis ĝin du polaj armeoj: "Poznań" (generalo Tadeusz Kutrzeba) kaj "Pomorze" (generalo Władysław Bortnowski) kaj la germanaj - la 8-a Armeo (generalo Johannes Blaskowitz) kaj la 10-a Armeo (generalo Walter von Reichenau) de la Grupo de Suda Armeo ("Süd") (generalo Gerd von Rundstedt).

Batalo de Bzura
Konflikto: Invado en Pollando (Dua Mondmilito)
La stato de la militfronto antaŭ la 14a de septembro 1939.
batalo
Daŭro: 9-a de septembro - 19-a de septembro 1939
Loko: Ĉirkaŭ Kutno, Pollando
Rezulto: Germana venko
Komandantoj
Pollando Tadeusz Kutrzeba
Pollando Władysław Bortnowski
Gerd von Rundstedt
Johannes Blaskowitz
Perdoj
18000 - 20000 mortintoj
32000 vunditoj
17000 kaptitaj
8000 mortintoj
4000 kaptitaj
50 tankoj
100 aŭtoj
20 kanonoj
vdr

La 9-an de septembro marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis al generalo Kutrzeba fronte de la du armeoj "Poznań" kaj "Pomorze" ataki nordan alon de la Grupo de Suda Armeo. La celo estis devigi germanojn ĉesi postkuron de retiriĝantaj en orientan Pollandon armeoj: "Prusy", "Lublin", "Kraków", "Karpaty".

La batalo redakti

La batalo estis trifaza:

  • La unua fazo - atako de poloj al Stryków (9-12.09)
  • La dua fazo - atako de poloj al Łowicz (13-15.09)
  • La tria fazo - retiriĝo direkte al Varsovio dum kiu la polaj fortoj estis frakasitaj.

(...)

Post kiam la Wehrmacht sukcese stabiligis sian pozicion, oni ĉirkaŭis la polajn fortojn. El la nordo kaj okcidento atakis la 4-a germana armeo, helpis la 8-an armeon tankoj kaj trupoj de la 10-a armeo en sudoriento. La neniigo de la ĉirkaŭitaj poloj komenciĝis la 16-an de septembro per apogo de 820 aviadiloj. Post enormaj perdoj kaj post sensukceso eskapo, la polaj fortoj kapitulacis la 19-an de septembro. 170.000 polaj soldatoj iĝis militkaptitaj.

Eksteraj ligiloj redakti