Batalo de Campaldino

La Batalo de Campaldino estis batalo inter Gelfoj kaj Gibelinoj okazinta la 11an de junio 1289.[1] Miksitaj bandoj de pro-papaj Gelfaj fortoj de Florenco kaj aliancanoj, nome el Pistoia, Lucca, Siena kaj Prato, ĉiuj izole komandataj de la pagsoldato condottiero Amerigo di Narbona kun sia propra profesia sekvantaro, trafis Gibelinan forton el Arezzo inklude la eble malentuziasma episkopo, Guglielmino degli Ubertini, sur la ebenaĵo de Campaldino, kiu estas el Pratovecchio al Poppi, parto de la kamparo de Toskanio laŭlonge de la supra Arno nomita la Casentino. Unu el la luktintoj de la flanko de Gelfoj estis Dante Alighieri, tiam 24jaraĝa. Oni kalkulis 300 mortojn el la flanko de Gelfoj kaj 1,700 el la flanko de Gibelinoj.

Referencoj redakti

  1. Herbert L. Oerter, "Campaldino, 1289," Speculum, 43:3 (1968), 429–50, havigas kompletan rakonton, kun mapoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 43° 44′ 15.40″ N 11° 45′ 09.43″ O / 43.7376111 °N, 11.7526194 °O / 43.7376111; 11.7526194 (mapo)