Batalo de Caporetto

batalo de la Unua Mondmilito

La Batalo de Caporetto aŭ Trarompo ĉe Caporetto estis militiro de 24-a de oktobro ĝis 19-a de novembro 1917 inter la aliancaj fortoj de la Aŭstra-Hungara Monarĥio kaj Germanio kaj armeaj fortoj de Italio. La armeaj trupoj de la Aŭstra-Hungara Monarĥio kaj Germanio trarompis ĉe Caporetto la italan fronton kaj ekiris al interno de Italio. La unua batalo de Piave okazis inter la 12-a de novembro kaj la 2-a de decembro 1917.

Antaŭeventoj redakti

Post la kolapso de la Kerenskij-ofensivo en la orienta fronto, la centraj potencoj ne devis timi novajn rusajn atakojn, tiel ili alimovis multajn soldatojn al la itala fronto. La 9-a batalo de Isonzo finiĝis la 12-an de septembro 1917 kaj la monarĥio havis unu monaton por efektivigi decidan ofensivon kontraŭ Italio. La atakon partoprenis ankaŭ germanaj taĉmentoj.

Oni planis la atakon apud rivero Isonzo, ĉe ties supra fluo, tiel ili kolektis gravajn fortojn ĉirkaŭ la urboj Bovec kaj Tolmin. La gvidanto de la atako estis la germana generalo Otto von Below. En suda fluo de Isonzo lokis Svetozar Boroević kun la 1-a Isonzo-armeo. Oni kolektis ĝis mezo de oktobro 44 diviziojn (italioj havis 41) kaj pli ol 3540 pafilegojn. Oni planis la trarompon ĉe ĉirkaŭo de Caporetto (la nuntempa Kobarid en Slovenio), en la valo de Caporetto, tra kiu ili povis antaŭenmarŝi sur la Pada ebenaĵo. En ĉirkaŭo de Caporetto troviĝis nur 1-2 marĝenaj, ĝis tiam nebatalintaj divizioj. La tereno estis favora al la rapida antaŭenmarŝo, kaj ĉe Caporetto kaj apud Isonzo estis malforta la itala fronto.

Taktiko redakti

Dum la atako, la centraj potencoj uzis novan taktikon, ellaboritan de Oskar von Hutier, kio entenis atakon kun sturmtaĉmentoj, filtriĝon tra la malamikan fronton. Unu roton gvidis Erwin Rommel, pli posta elstara militista gvidanto dum la dua mondmilito. La sturmtaĉmentoj devis okupi la strategie plej gravajn batalejojn kaj daŭre pafi por defendi la antaŭenmarŝantajn samtrupanojn, kiuj facile detruas la malfortigitan malamikan armeon. La celo de la enfiltrado estis la distranĉo de ebleco de retiriĝo, komunikado kaj skoltado.

La batalo redakti

La 24-an de oktobro 1917, komenciĝis fortega artileria fajro je la 2-a itala aremo ĉe Caporetto, kiuj vidante la senesperan defendan situon fuĝis el la fronto. La monarĥiaj kaj germanaj fortoj antaŭeniĝis en granda nombro en streĉita marŝado, komencante ĉirkaŭadon de la itala fronto. Cadorna decidis en la lasta momento – 27-an de oktobro – pri tuta retiriĝo de la italaj soldatoj el la tuta frontolinio de Isonzo. La retiriĝantaj italaj trupoj pretis sin por defendo ĉe la alpa rivereto Tagliamento, sed ili ne povis haltigi la monarĥiajn kaj germanajn trupojn.

La unua batalo de Piave redakti

La taĉmentoj de la monarĥio antaŭeniĝis ĝis linio de Piave, kie la 10-an de novembro jam sukcese defendis sin la italaj kaj aliaj ententaj taĉmentoj, kiuj alvenis vidante la kolapson de la itala fronto. La 12-an de novembro, la 11-a aŭstra-hungara armeo marŝis en Asiago kaj rekomencis la atakon, provante ĉirkaŭi la italajn kaj ententajn fortojn. La nova itala ĉefkomandanto Diaz, alidirektis 5 anglajn kaj 6 francajn diviziojn al areo de Sud-Tirolo, tiel sukcese haltigante la atakon de la centrajn potencoj ĉe la supra fluo de rivero Piave. La trarompajn provojn en la montaro inter Brenta kaj Piave, la italaj fortoj facile repuŝis. La sud-tirolajn atakojn ĉesigis la centraj potencoj (2-a de decembro 1917) kaj elkonstruis defendan front-linion ĉe Piave.

Italaj perdoj redakti

Italio suferis la plej grandan perdon ekde ties militkoneco. Mortis 40 000, vundiĝis 20 000, militkaptiĝis 300 000 italaj soldatoj, neorganizite retiriĝis 350 000 soldatoj, forkuris 50 000. Duono de la itala artilerio, 3150 pafilegoj restis ĉe Isonzo, pluse 3000 maŝinpafiloj kaj 300 000 pafiloj. La malvenko estis tiom granda, ke oni devis reorganizi la tutan italan armeon.

Rezultoj redakti

La Monarĥio kaj Germanio atingis la deziritan celon, la itala armeo preskaŭ neniiĝis, la Monarĥio okupis la regionon Veneto, proksimiĝante je 100 km al Venecio. La centraj potencoj do ne povis eluzi la decidan venkon pro alveno de la vintro, ententaj helptrupoj kaj manko de sufiĉa provizado de la trupoj. Dum la vintro, la germanoj detiris gravajn fortojn, tiel la planita sekvajara atako iĝis malcerta.

Post la neniiĝo de la itala armea forto, la ententaj potencoj kreis en Italio „Supran Militkonsilion” , kies membroj iĝis krom Italio ankaŭ Francio kaj Britio. La Supra Militkonsilio direktis poste la unuiĝintan italan-ententan armeon, tiel Italio ne havis eblecon por memstara milita agado. Pro la malvenko, Luigi Cadorna abdikis kaj transdonis la ĉefkomandantan pozicion al Armando Diaz kaj Pietro Badoglio.

La itala armeo post la batalo de Caporetto redakti

En la retiriĝanta itala armeo, la milita moralo sinkis tiel, ke la soldatoj forĵetis la armilojn kaj intencis hejmenveturi. El la restantaj 870 000 italaj soldatoj, pli ol 210 000 venis antaŭ militistan tribunalon kaj estis punitaj. Oni juĝis 15 000 soldatojn je ĝismorta prizono, oni ekzekutis 4000 dezertulojn. En la armeo disvastiĝis la falsa informo, ke en kelkaj divizioj okazas dekumigo kiel dum la Romia Imperio. La teroro kaj punoj ne alportis sukcesan rezulton, tiel la itala registaro promesis agrodividon kaj socialan helpon post la sukcesa militservo. La registaro post la milito rifuzis la agrodividon kaj la helpon por la veteranoj.

Diversaĵoj redakti

  • La vorto „Caporetto” akiris novan sencon en 1922, kiam post la kolapso de la itala Ĝenerala Striko, tion nomis Mussolini „Caporetto de la itala socialismo.*
  • Pri la batalo verkis Ernest Hemingway: Adiaŭo for de la armiloj, kiu mem batalis tie.

Vidu ankaŭ redakti

batalo de Piave