La batalo de Clavijo estas mita konfronto kiu estis konsiderita historia kaj dum longa tempo unu el la plej famaj bataloj de la Rekonkero, gvidita de la reĝo Ramiro 1-a de Asturio kontraŭ la islamanoj. Ĝi estus okazinta en la tiel nomata Campo de la Matanza (Kampo de la Amasmurdado), proksime al Clavijo, Provinco Rioĥo (Hispanio), datita la 23-an de majo 844. Ĝiaj mitaj trajtoj (la mirakla interveno de la apostolo Jakobo), ĝia kondiĉo de pravigo de la Voto de Santiago, kaj la revizio, kiun ekde la 18-a jarcento implikis la historiografian kritikon de Juan Francisco Masdeu, faris ĝin konsiderata kiel legenda batalo, kies inkludo en la kronikoj ŝuldiĝus al la ĉefepiskopo Rodrigo Jiménez de Rada, miksante datumojn de aliaj bataloj de malsamaj momentoj kaj lokoj, kvankam ĝi estas, verŝajne, la mitigo de la dua batalo de Albelda.

Kastelo de Clavijo.
Bildo de Jakobo Maŭr-murdisto en Carrión de los Condes.