Batalo de Dresdeno

La Batalo de Dresdeno (26a–27a de Aŭgusto 1813) estis grava milita kunfronto de la Napoleonaj Militoj. La batalo okazis ĉirkaŭ la urbo Dresdeno, kiu nune estas en Germanio. Kun la ĵusa aldono de Aŭstrio, la Sesa Koalicio sentis sin kuraĝigita por forigi la Francojn el Centra Eŭropo. Spite esti tre malmultnombraj, la Francaj fortoj estritaj de Napoleono Bonaparte atingis nur malgrandan venkon kontraŭ la Aliancana armeo estrita de kampomarŝalo Schwarzenberg. Tamen, la venko de Napoleono ne kondukis al la falo de la koalicio, kaj la manko de efikaj Francaj kavaleriaj unuoj malhelpis pli gravan persekuton. Kelkajn tagojn post la batalo, la Aliancanoj ĉirkaŭis kaj kaptis Francan korpuson ĉe la Batalo de Kulm.

En la Batalo de Dresdeno 135,000 francaj soldatoj luktis kontraŭ 214,000 trupoj el la Alianco. La unuaj perdis ĉirkaŭ 10,000 homojn, dum la duaj perdis 38,000 homojn inter mortigitaj, vunditaj aŭ kaptitaj.