Batalo de Eckmühl

La Batalo de Eckmühl (konata ankaŭ kiel "Eggmühl") luktita en Eckmühl la 21an kaj la 22an de Aprilo 1809, estis turnopunkto de la Kampanjo de 1809, konata ankaŭ kiel la Milito de la Kvina Koalicio. Napoleono la 1-a estis nepreparita por la starto de konfliktoj la 10an de Aprilo 1809, okazigitaj de Aŭstroj estre de la Arkiduko Karlo de Aŭstrio-Teschen kaj por la unua fojo li akceptis ke la Franca Imperia Krono estis devigita cedi la strategian iniciaton al oponanto. Danke al arda defendo fare de la 3-a Korpuso de la Grande Armée, komandita de la Marŝalo Davout, kaj la Bavaria 7-a Korpuso, komandita de la Marŝalo Lefebvre, Napoleono kapablis venki super la ĉefa Aŭstria armeo kaj tenis la strategian iniciaton por la cetero de la milito.

El la flanko de la aŭstrianoj luktis 35,000 soldatoj, dum el la flanko de franc-germanoj 30,000 al 60,000. La unuaj suferis 12,000 perdojn inter mortigitaj, vunditaj aŭ kaptitaj, dum la duaj perdis 6,000.[1]

Referencoj redakti

  1. Chandler, D. Dictionary of the Napoleonic Wars, MacMillan (1979)