La Batalo de Filipio estis la fina batalo de la Militoj de la Dua Triumviraro inter la fortoj de Mark-Antonio kaj Oktavio (la Dua triumviraro) kontraŭ la fortoj de la murdintoj de Julio Cezaro, Marcus Junius Brutus (Bruto) kaj Gaius Cassius Longinus en 42 a.K., apud Filipio en Makedonio.

La batalo konsistis el du atakoj. La unua okazis la 27-an de oktobro; Bruto alfrontis Oktavion, dum la fortoj de Antonio estis kontraŭ tiuj de Kasio. Unue, Bruto repelis Oktavion kaj eniris en la kampejon de lia legio. Sed sude, Antonio venkis Kasion, kaj Kasio, aŭdinte falsan raporton pri la malsukceso de Bruto, sin mortigis, ebligante Antonion helpi Oktavion kaj savi la aferon.

La dua atako, la 16-an de novembro, finvenkis la fortojn de Bruto, kaj li ankaŭ sin mortigis, lasante la triumviraron kontroli la Romian mondon.


Eksteraj ligiloj redakti