Batalo de Grandson

Batalo en Svislando

La Batalo de Grandson estis unu el la tri grandaj bataloj de la Burgonja Milito inter la Svisa Ĵurkomunumo kaj Karlo la Brava, duko de Burgonjo. Ĝi okazis la 2-an de marto 1476 norde de la vilaĝo Concise proksime de la urbo Grandson ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. La batalo de Grandson okazis post rekonkero de Grandson kaj masakro de ĝiaj bernaj okupantoj fare de Princo Jakobo de Savojo la 13-a de januaro 1475. Post la masakro la dieto de la Svisa Ĵurkomunumo, kiu unue ne volis subteni la bernajn konkerojn en Burgonjo, decidis subtenon al Berno. Kiam unua kontingento de la Svisa Ĵurkomunumo alvenis apud Grandson Karolo la Granda pensante, ke jam alvenis la tuta svisa armeo atakis la svisajn trupojn per sia artilerio. Ĵus en tia momento alvenis la ĉefa svisa kontingento kaj la batalo finis per granda malvenko de la burgonjaj trupoj. La trupoj de la Svisa Ĵurkomunumo en Grandson konkeris grandan parton de la burgonja artilerio kaj la valore ornamitan dukan ĉapelon de Karolo la Granda. La duko formis novan armeon sed estis denove venkita dum la Batalo de Morato kaj fine la duko perdis sian vivon dum la Batalo de Nancio.

Batalo de Grandson, pentraĵo de la Lucerna Kroniko de Diebold Schilling