La Batalo de Halbe (en germana: Kessel von Halbe, en rusa: Хальбский котёл, Halbe-sako) el 24a de aprilo – 1a de majo, 1945[1] estis batalo en kiu la Germana Naŭa Armeo, sub la komando de la Generalo Theodor Busse, estis detruita kiel batalanta forto fare de la Ruĝa Armeo dum la Batalo de Berlino.

La Naŭa Armeo, ĉirkaŭita en granda sako en la regiono de la Spree-arbaro sudoriente de Berlino, intencis trarompi okcidenten tra la vilaĝo Halbe kaj la pinarbaroj sude de Berlino por ligiĝi al la Germana 12a Armeo komandita de la Generalo Walther Wenck kun la intenco iri okcidenten kaj kapitulaci al la okcidentaj Aliancanoj. Por fari tion, la 9a Armeo devis lukti sian vojon tra tri linioj de sovetaj trupoj de la 1a Ukrainan Fronto sub komando de marŝalo Ivan Konev, dum samtempe unuoj de la 1a Belorusa Fronto, sun la komando de marŝalo Georgij Ĵukov, atakis la germanan ariergvardol el nordoriento.

Post forta batalado, ĉirkaŭ 30 000 germanaj soldatoj — unu kvinono de tiuj dekomece en la sako — atingis la relativan sekurecon de la frontolinioj de la 12a Armeo. La cetero estis ĉu mortigita ĉu kaptita de sovetaj fortoj.

Notoj redakti

  1. Le Tissier 2005, p. 206.

Bibliografio redakti

  • Beevor, Antony (2002). Berlin: the Downfall, 1945. Penguin Books. ISBN 978-0-670-88695-1.
  • Le Tissier, Tony (2005). Slaughter at Halbe. Stroud: Sutton. ISBN 978-0-7509-3689-7.
  • Ziemke, Earl Frederick (1969). The Battle for Berlin: End of the Third Reich. Ballantine; Macdonald. OCLC 59153427.
  • Sennerteg, Niclas (2007). Nionde Arméns Undergång: Kampen om Berlin 1945