Batalo de Halhin Gol

La Batalo de Halhin Gol estis japana-soveta limkonflikto de la 28-a de majo 1939 ĝis 15-a de septembro. Ĝi okazis pro nepreciza limo inter la japana kaj soveta-mongola armeoj ĉe la rivero Halhin Gol.

La japanaj taĉmentoj penetris el Manĉurio en Mongolion ĉe regiono de Halhin Gol. La Sovetunio - laŭ mongola-soveta traktato de 1936 (12-an de marto) - helpis Mongolion.

La 20-an de aŭgusto 1939 Ruĝa Armeo komandata de Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov komencis atakon. Ĝin antaŭis atako de bombaviadiloj kaj 3-hora artileria pafado. Post kvar tagoj de batalado la japana armeo estis ĉirkaŭita kaj post semajno neniigita. Dum 3 monatoj de batalado perdo de Sovetunio (laŭ alireblaj arkivaĵoj) estis ĉirkaŭ 28 000 mortigitaj soldatoj, perdiĝintaj, vunditaj kaj malsanaj. Japanaj perdoj estis (laŭ tiutempaj oficialaj deklaroj de la japana flanko; arkivaj donitaĵoj ankoraŭ ne estas konataj) ĉirkaŭ 17 000 mortigitaj kaj vunditaj. Laŭ sovetaj fontoj la japanaj perdoj estas pli grandaj: 45 000 mortigitoj kaj 3 000 enprizonigitoj.

Oni forpelis la japanajn fortojn ĝis la 31-a de aŭgusto. La japana armea gvidantaro proponis armisticon komence de septembro, kio ekvalidis la 16-an de septembro.