Batalo de Jastków

Batalo de Jastkówbatalo okazigita en la tagoj 31-a de julio – 3-a de aŭgusto 1915 inter subtaĉmentoj de Polaj Legioj kaj rusaj trupoj en regiono de la vilaĝo Jastków, 12 km norde de Lublin.

La batalo apartenis al la plej grandaj kunpuŝiĝoj de Polaj Legioj sur teritorio de Kongresa Pollando. Ĝi estis la unua batalo, dum kiu la polaj taĉmentoj havis grandan memstarecon kaj pri trapaso mem de la bataloj decidis komandantoj de regimentoj kaj Józef Piłsudski kiel la ĉefkomandanto. Tio estis la unua pli granda batalo de la 4-a regimento de Polaj Legioj, konsiderata kiel siaspeca batalbapto de la formacio. En la batalo interalie partoprenis: Władysław Orkan, Bronisław Pieracki, Władysław Broniewski, Zygmunt Berling, Karol Bunsch, August Emil Fieldorf, pastro Stanisław Żytkiewicz kaj Felicjan Sławoj Składkowski.

Genezo redakti

Fine de junio 1915 rezulte de ĝenerala aŭstro-germana ofensivo sekvis ĝenerala retiriĝo de rusa armeo el Sandomierz-regiono. Post ili ankaŭ iris la Unua Brigado de Polaj Legioj, kiu la 4-an de julio transpaŝis Vistulon kaj eniris al Lublinio. Legiaj unuoj batalantaj en Lublinio estis subordigitaj al aŭstria 106-a Divizio de Infanterio.

La 19-an de julio 1915, novformigita 4-a regimento de infanterio de Polaj Legioj de subkolonelo Bolesław Roja apud Urzędów renkontiĝis kun subtaĉmentoj de la Unua Brigado de Polaj Legioj, komandata de Józef Piłsudski. Sekve de tio la 4-a regimento kune kun la Unua Brigado komencis marŝon direkte al Lublin. Malantaŭ la legiaj subtaĉmetoj iris Komandantaro de Legioj kun generalo Karol Durski-Trzaska.

Bibliografio redakti

  • Jan Konefał, Bitwa Legionów Polskich pod Jastkowem w dniach 31 lipca – 3 sierpnia 1915 r.. "Rocznik Lubelski" (Lublina Jarlibro), volumo 27/28 (1985-1986), Wydawnictwo Lubelskie, Lublin 1988, p. 121-129, ISSN 0080-3510
  • Jan Konefał, Jastków 1915: historia i pamięć (Jastków 1915. Historio kaj memoro), Scienca Asocio de Katolika Universitato de Lublin, 2003, ISBN 978-83-7306-117-0.