Batalo de Jutlando

La batalo de Jutlando (31-an de majo1-an de junio 1916) estis la plej granda batalo inter la brita kaj la germana mararmeoj, dum la Unua Mondmilito. La batalo okazis en la Skagerrak-markolo – kiu ligas la Nordan kaj la Baltan marojn -, 100 km de la dania Jutlando.

Batalo de Jutlando
Konflikto: Unua Mondmilito
Mapo de la batalo
ĉemara batalo
Daŭro: 31-a de majo - 1-a de junio 1916
Loko: Norda maro fronte al la marbordoj de Jutlando
Rezulto: Germana taktika venko, strategia britia venko.
Flankoj
Floto de Alta Maro de la Kaiserliche Marine Granda Floto de la Royal Navy
Komandantoj
Reinhard Scheer
Franz von Hipper
John Jellicoe
David Beatty
Forto
16 ŝirmittranseptoj
5 bataltranseptoj
6 pre-dreadnoughts
11 malpezaj transeptoj
61 torpedoboatoj
28 ŝirmittranseptoj
9 bataltranseptoj
8 ŝirmittranseptoj
26 malpezaj transeptoj

78 destrojeroj
1 minportilo

Perdoj
2.551 mortintoj
507 vunditoj
1 bataltransepto
1 pre-dreadnought
4 malpezaj transeptoj
5 torpedoboatoj
6.094 mortintoj
510 vunditoj
177 malliberuloj
3 bataltranseptoj
3 ŝirmittranseptoj
8 destrojero
vdr

La germanan mararmeon komandis Reinhard Scheer kaj Franz von Hipper, la britajn John Jellicoe kaj David Beatty. Posttagmeze, la 4-an horon ambaŭ armeoj ekpafadis, la britoj suferis gravajn perdojn, retiriĝis kaj ŝipis al ĉefaj fortoj de Jellicoe. La germanoj sekvis ilin kaj la batalo rebrulis du horojn poste. La krepusko estis favora por la britoj, tiel Scheer baldaŭ evitis la malamikajn fortojn. Kiam la germana ŝiparo ŝanĝis direkton al la hejmo, trafis la britan floton. La britoj intence manovris tiel, por ke ili alvenu inter la germanaj ŝipoj kaj la apogbazoj.

Scheer komandis ataki la britan floton per detru-ŝipoj kaj aliaj malpezaj ŝipoj, dum la pezaj batalŝipoj povas retiriĝi. Jellicoe same evitis la atakon –timante forton de la torpedoŝipoj – tiel la batalo finiĝis sendecide.

Ambaŭ batalinta parto deklaris sin venkinto: la germanoj sinkigis, detruis pli da ŝipoj ol la britoj, dum la britoj rezervis siajn poziciojn en la Norda maro.