Batalo de Manilo (1899)

batalo de la FIlipina-Usona Milito

La Batalo de Manilo (en filipina lingvo: Labanan sa Maynila; en hispana: Batalla de Manila; en angla Battle of Manila), estis la unua kaj plej granda batalo de la Filipin–usona milito, okazinta en la 4a-5a de februaro, 1899, inter 19 000 usonaj soldatoj kaj 15 000 filipinaj armitaj milicanoj. La armita konflikto eksplodis kiam la usonaj trupoj, pro ordonoj forigi ribelulojn el ilia kantonmento, pafis al grupo de filipinanoj. La filipina prezidento Emilio Aguinaldo klopodis fari batalĉeson, sed la usona generalo Elwell Stephen Otis malakceptis ĝin kaj la batalo pliiĝis la duan tagon. Ĝi finis per usona venko, kvankam minoraj bataletoj pluis dum kelkajn tagojn poste.

Foto de la Usona Armeo: "Ribeluloj mortintaj ĝuste kie ili falis en la tranĉeo apud Santa Ana, la 5an de februaro. La tranĉeo estis cirkla, kaj la foto montras nur malgrandan parton." (Originala priskribo.).[1] Tiu estis la rezulto de la Batalo de Manilo.

Oni ĉirkaŭkalkulis 55 mortintojn kaj 204 vunditojn el la flanko de usonanoj, fum filipino suferis pli grandajn perdojn, nome 238 mortintojn kaj 306 kaptitojn.[2]

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Agoncillo, Teodoro (1990) [1960], History of the Filipino People (8a eld.), R.P. Garcia Publishing Company, ISBN 971-10-2415-2
  • Constantino, Renato (1975), The Philippines: A Past Revisited, Tala Pub. Services
  • Feuer, A. B. (2002), America at War: the Philippines, 1898–1913, Greenwood Publishing Group, ISBN 0-275-96821-9
  • Legarda, Benito Justo (2001), The Hills of Sampaloc: The Opening Actions of the Philippine–American War, February 4–5, 1899, Bookmark, ISBN 978-971-569-418-6
  • Linn, Brian McAllister (2000), The Philippine War, 1899–1902, University Press of Kansas, ISBN 978-0-7006-1225-3
  • Medina, Isagani R.; Medina, Mirana R. (2002), "The First Shot That Triggered the Filipino-American War on the 4th of February 1899 Did Not Happen At San Juan Bridge", Espionage in the Philippines, 1896–1902, and other essays, UST Pub. House, pp. 29–48, ISBN 978-971-506-184-1
  • Miller, Stuart Creighton (1982), Benevolent Assimilation: The American Conquest of the Philippines, 1899–1903, Yale University Press, ISBN 0-300-02697-8