Batalo de Montaperti

La batalo de Montaperti estis batalo inter Florenco kaj Sieno, okazinta la 4-an de septembro 1260 en Toskanio proksime al Sieno. Ĝi estis parto de la longdaŭra milito inter gelfoj kaj gibelinoj. La batalo famiĝis pro perfida ruzo, kiu decidige ŝanĝis la rezulton de la batalo kaj ebligis gravan venkon de la gibelinoj. Tiu perfido estis priskribita de Dante Alighieri en lia poemo La Divina Commedia.

La piramido de Montaperti.

Entute mortis 10 600 homoj.