La Batalo de Orŝa (beloruse Бітва пад Оршай, litove Oršos mūšis, pole Bitwa pod Orszą, 8-a de septembro 1514) - estas la plej granda batalo de la milito 1512-1522 inter Moskva ŝtato kaj Grandduklando Litovio okazinta inter la litoviaj (precipe belorusaj) kaj moskvaj armeoj apud la rivero Krapivenka, kiu estas je 5 km de Orŝa.

Batalo de Orŝa
Konflikto: milito de la Moskva princlando kontraŭ la Grandduklando Litovio (1512-1522)
batalo
Daŭro: 8-a de septembro 1514
Loko: apude Orŝa
Rezulto: venko de la armeo de la Grandduklando Litovio
Flankoj
Litvo

Pola Reĝlando

Moskva princlando
Komandantoj
Kanstancin Astroĵski Ivan Ĉeladin
Forto
30 000 litoviaj kaj 4 000 polaj soldatoj[1][2] 80 000 da soldatoj
vdr

La batalo estis unu el la plej grandaj bataloj en Eŭropo en la komenco de 16-a jarcento. La venko de la Grandduklando Litovio okazigis ŝancon reveni la kaptitoj de malamiko Dubroŭna, Mscislaŭ kaj Kriĉaŭ. Post la milito, ĝis 1518 okazis neniu entrudiĝoj de Moskvaj trupoj en Belorusio (krom unuopaj atakoj).

Nuntempe la venko de Orŝa estas konsiderata kiel unu el la unuaj en la serio de triumfo de belorusaj armeoj.

Taksoj redakti

Eble la batalo estis la plej signifa venko de litova armeo super la moskva armeo, kaj ĝi ankaŭ ricevis konsiderindan atenton en tuta Eŭropo, metas fortan stampon sur Belorusa kulturo (ekz., "Laŭdo al duko Astroĵski​​" en Volinia).

Ekde perestrojko, Belorusa socio komencis festi la 8-an de septembro kiel "Tago de Belorusa Armea Gloro".

Fortoj de la partioj redakti

Grandduklando Litovio redakti

La armeo de la Grandduklando Litovio, kiu gvidiĝis de la Grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a, konsistis el reprezentantoj de ambaŭ landoj. La Granda duko povis kolekti sub iliaj flagoj en Minsk, iomete pli ol 35.000 soldatoj. Estis 16,000 litvaj soldatoj (La plimulto de kiuj estis belorusoj) sub la komando de la fama hetmano Kanstancin Astroĵski, 14.000 pola kavalerio, 3.000 mercenaria infanterio kaj 2.500 volontuloj el Pollando. Sigismondo kune kun 4000 da trupoj restis en Barisaŭ, kaj la ĉefa korpo (pli ol 30 mil personoj) estrita de Kanstancin Astroĵski marŝis al Moskvaj invadintoj. Taĉmentoj de trupoj estis komanditaj de J. Radzivil, J. Alelkaviĉ, J. Svjarĉoŭski, ktp.

Moskvo redakti

La tuta nombro de Moskva rajdanta armeo sub la komando de Ivan Ĉeladin estis 80 mil personoj. La armeo konsistis tute el kavalerio fevdalnaga milicio.

Notoj kaj faktoj redakti

  1. Віталь Гарматны. Аршанская бітва 8 верасня 1514 г. // «ARCHE» №7—8 (70—71), ліпень-жнівень 2008.
  2. Расейскі гісторык Лобін называе лічбу 12—13 тыс. (4 тыс. літоўскіх і 9 тыс. польскіх ваяроў) — Крыніца: Лобин А. Н. К вопросу о численности и составе польско-литовской армии в битве под Оршей в 1514 г. // Праблемы інтэграцыі і iнкарпарацыі ў развіцці Цэнтральнай і Усходняй Еўропы ў перыяд ранняга Новага часу. Мінск, 2010. С. 18—42.