La dua Batalo de Piave estis decida venko por la entento, dum la unua mondmilito, en la itala fronto. La ententa venko diserigis la armeon de la Aŭstra-Hungara monarĥio kaj antaŭhelpis la kolapson de la Monarĥio. Ĝi okazis inter la 15-a de junio kaj 22-a de junio 1918, apud la rivero Piave.

La armeaj fortoj redakti

Post la trarompo ĉe Caporetto, oni forigis la komandanton de la italaj fortoj (generalon Luigi Cadorna) kaj lin sekvis Armando Diaz. En Italio alvenis en aŭtuno kaj vintro de 1917 ententaj taĉmentoj, tiel francaj (6), anglaj (5) divizioj, simbola usona forto, propagandocele ĉeĥaj-slovakaj soldatoj. Italoj havis 58 diviziojn. La entento havis 7550 pafilegojn, 524 aviadilojn.

La forto de la entento superis la fortojn de la centraj potencoj, ĉar la germanaj taĉmentoj estis alidirektitaj al la okcidentaj frontoj. La monarĥio havis malsufiĉan kaj aĉan prizorgon, mankis la nutraĵoj.

La centraj potencoj havis 57 diviziojn, 6833 pafilegojn, 280 aviadilojn.

La batalo redakti

Aŭstrio-Hungario ĉesigis la unuan ofensivon la 2-an de decembro de 1917 kaj ekplanis novan ofensivon je junio de 1918. La monarĥio alidirektis la soldatojn de la orienta fronto, sed tiuj soldatoj ne volis plu batali. La fortojn de la monarĥio gvidis Arthur Arz von Straussenburg, kiu volis spite al ĉio ataki. La 28-an de majo, komandanto Svetozar Boroević proponis prokraston de la atako, sed la aliaj gvidantoj ne akceptis tion.

La batalo komenciĝis la 15-an de junio en Sud-Tirolo, nokte, sed generalo Diaz estis bone informita pri tio, tiel la italaj taĉmentoj atendis la atakantajn fortojn kaj kaŭzis gravajn perdojn inter ili. La atako kolapsis la 17-an de junio, la rivero Piade dumtempe inundis, tiel malfaciliĝis la retiriĝo. Tion eluzis la enetntaj armeoj kaj komencis kontraŭatakon la 18-an de junio kontraŭ taĉmentoj de Boroević. La 22-an de junio, fortoj de Diaz reokupis la teritoriojn, okcidente de Piave kaj haltigis la kontraŭatakon, por atendi pluajn fortojn.

Rezulto redakti

La malvenko erodis fortojn de la Monarĥio kaj kaŭzis protestojn kontraŭ la milito. En ententa flanko mortis aŭ vundiĝis 80.500 soldatoj, en flanko de la Monarĥio 55.000 mortis, 90.000 vundiĝis, kaptiĝis 25.000.

Eksteraj ligiloj redakti