Batalo de Poitiers (1356)

La batalo de Poitiers, okazinta la 19-an de septembro 1356, estis batalo inter Anglujo kaj Francujo kaj ĝi reprezentas la duan el la tri grandaj venkoj de la angloj dum la Centjara Milito (la unua estis la batalo de Crécy). Kelkfoje ankaŭ nomata "Dua batalo de Poitiers", por diferencigi ĝin de la unua (en 732) en kiu konfrontiĝis la frankoj de Karolo Martelo kun potencaj saracenoj.