La Batalo de Sedan estis luktata dum la Francia-Prusia Milito el 1a al 2a de Septembro 1870. Ĝi rezultis en la kapto de la Imperiestro Napoleono la 3-a kaj grandaj nombroj de liaj trupoj kaj tio decidis la militon favore de Prusio kaj de ties aliancanoj, kvankam la lukto pluis sub nova franca registaro.

Kapitulaco de Napoleono la 3-a post la Batalo de Sedan, 1a de Septembro 1870.

La franca armeo de Châlons de 130,000 trupoj, komandita de la Marŝalo Patrice de MacMahon kaj akompanita de Napoleono la 3-a, estis intencanta rompi la Sieĝon de Metz, nur por esti kaptita de la Prusia Armeo Meuse kaj venkita en la Batalo de Beaumont. La Prusiaj Armeo Meuse kaj la Tria Armeo, komandita de la kampomarŝalo Helmuth von Moltke kaj akompanita de la Prusia reĝo Vilhelmo la 1-a kaj de la Prusia Kanceliero Otto von Bismarck, premis en angulon la armeon de MacMahon en Sedan en amasa encirkliga batalo. Marshal MacMahon estis vundita dum la atakoj kaj la komando pasis al la Generalo Auguste-Alexandre Ducrot, ĝis li estis anstataŭita de la Generalo Emmanuel Félix de Wimpffen.