Batalo de Shrewsbury

La batalo de Shrewsbury okazis la 21-an de julio 1403, kiam Henriko la 4-a (Anglio) decide venkis ribelon estritan de Henry "Hotspur" Percy.

Ribelo redakti

La familio Percy subtenis Henrikon la 4-a kontraŭ Rikardo la 3-a, kaj poste kontraŭ la kimroj kaj Skotlando. Pro tiu subteno Henriko promesis ke li donos al ili grandajn bienojn en Cumberland, sed kiam militado ĉesis li donis tiujn bienojn al rivalo de la familio. Li ankaŭ ne pagis promesitan monon. Pro tio Henry Percy kaj sia onklo Thomas Percy (grafo de Worcester) ribelis. Julion 1403 Henry Percy marŝis suden por kunigi sian militistojn kun tiuj de sia onklo. Al ilia armeo aliĝis ankaŭ kimroj. La tuta armeo alproksimiĝis al Shrewsbury.

Henriko la 4-a konsciis la ribelon nur la 12-an de julio, ŝajne dum li marŝis norden por subteni pluan militadon de Henry Percy en Skotlando. Tuj li marŝis al Shrewsbury. La 20-an de julio la du armeoj tendumis ekster Shrewsbury, laŭ kontraŭaj bordoj de Rivero Severn.

La sekvantan matenon Henriko sendis Thomas Prestbury, abaton de Shrewsbury, por pridiskuti pacakordon, sed Henry Hotspur reĵetis la proponon kaj Thomas Percy parolis insulte al la reĝo.

La batalo redakti

Sekvis batalo, tri mejlojn norde de la nuna centro de Shrewsbury. Komence la ribelantoj gajnis la avantaĝon kaj forpelis la dekstran alon de la reĝa armeo, mortigante multajn kontraŭulojn, inkluzive la grafon de Stafford kiu komandis tiun parton de la armeo. Princo Henriko, la filo de Henriko la 4-a, estis vizaĝe vundata de sago, sed daŭre komandis la maldekstran alon de la reĝa armeo. Henry Hotspur mortis atakante tiun alon. Komence oni ne konsciis lian morton, kaj liaj kavaliroj proklamis la morton de Henriko la 4-a, kriante, "Henry Hotspur reĝo!" Tamen Henriko respondis, "Henry Percy estas mortinta." Kiam la morta Henry Percy silentis, oni konsciis la veron kaj ĉesis batalado. Laŭdire multaj ne certis kiu venkis.

Sekvoj redakti

Henry Percy entombiĝis en Whitchurch (Shropshire), sed, post kiam estiĝis onidiroj ke li ja ne mortis, Henriko la 4-a elfosigis la kadavron kaj elmontris ĝin (palisumitan sur lancon) en la bazarplaco de Shrewbury; poste li kvaronigis ĝin kaj elmontris la kapon en Jorko kaj la aliajn partojn en Chester, Londono kaj Newcastle-upon-Tyne. Tiun novembron la restaĵoj transdoniĝis al Elizabeth, la vidvino de Henry Hotspur, kaj ŝi entombigis ilin en la katedralo de Jorko.

La 23-an de julio 1403 Thomas Percy kaj aliaj estroj de la ribelo ekzekutiĝis kiel ŝtatperfidistoj en Shrewsbury.

Tuj post la batalo Henriko la 4-a konstruigis kapelon ĉe la batal-loko, kie oni celebris mesojn por la animoj de la mortintoj de ambaŭ armeoj. En 1460 preĝejo anstataŭis la kapelon.