La batalo de Sitka okazis oktobre de la jaro 1804 kaj estis la lasta granda perarmila konflikto inter eŭropanoj kaj indiĝenoj de Alasko.

La batalo de Sitka, L. Glanzman

Kaŭzo estis la detruo de la rusa komercejo Old Sitka (malnova Sitka) du jarojn antaŭe. Batalis la tieaj tlingitoj de la klano de Sheet’-ká X'áat'l (Baranov-insulo) kaj la reprezentantoj de la rus-amerika kompanio. Komandanto de la rusoj estis Aleksandro Baranov, la ĉefo de la tlingitoj Katlian.

Kvankam la unua atako de la rusoj, dum kiu Baranov estis grave vundita, estis sukcese defendita, la indiĝenoj estis ene de kelkaj tagoj forpelitaj en la ĉirkaŭajn arbarojn pro la bombardego de sia fortikaĵo fare de la rusaj ŝipoj.

La rusa venko estis decida kaj kaŭzis la daŭran forpelon de la tlingitoj el ilia devena teritorio. La rusoj tiel atingis en Sitka strategie bonege situantan daŭran sidejon. La tlingitoj fuĝis norden kaj starigis novan vilaĝon sur la najbara insulo Ĉiĉagof. Iuj atakoj al la rusa fortikaĵo okazis ĝis la jaro 1858.

Eksteraj ligiloj redakti