La surmara Batalo de SoundBatalo de Sundo okazis la 8an de Novembro 1658 (29a de Oktobro malnovstile) dum la Dua Nordia Milito en la kunteksto de la Dan-Sveda Milito, ĉe SundoØresund, ĝuste norde de la Dana ĉefurbo, Kopenhago. Svedio estis invadinta Danion kaj armeo sub estreco de Karolo la 10-a Gustavo de Svedio sieĝis Kopenhagon mem. La nederlanda ŝiparo estis sendita por eviti ke Svedio akiru kontrolon de ambaŭ flankoj de Sundo kaj tiele kontrolante aliron al la Balta Maro same kiel de ties komerco.

Batalo de Sundo, pentraĵo de Peter van de Velde.

La nederlandanoj, sub estreco de Leŭtenant-Admiralo Jacob van Wassenaer Obdam kun Egbert Bartholomeusz Kortenaer kiel flag-kapitano, kiuj estis navigintaj al la Balta Maro en subteno de Danio, havis 41 ŝipojn kun 1413 kanonoj dum la Svedoj, sub la estreco de Super Admiralo Carl Gustaf Wrangel, havis 45 ŝipojn kun 1838 kanonoj. La nederlandanoj estis grupigitaj en tri eskadroj, dum la svedoj separis siajn ŝipojn en kvar. La sep danaj ŝipoj kun ĉirkaŭ 280 kanonoj estis nekapablaj helpi siajn nederlandajn aliancanojn pro la kontraŭaj nordaj ventoj kaj povis nur rigardi. Obdam, kiu unue ricevis tre komplikajn verkitajn instrukciojn el Granda Pensionano, Johan de Witt, iris for; dum la angloj ne intervenis. La svedoj atakis agreseme, sed malsukcesis fari tion la unuaj, ĉefe ĉar la alproksimiĝintaj nederlandanoj havis la veteran avantaĝon, pro ties situacio rilate al la ventoj. La nederlandanoj devigis la svedan ŝiparon por finigi la blokadon de la Dania ĉefurbo, ebligante ties reliveradon fare de la nederlandaj armitaj transportoŝipojn, kiuj eventuale devigis Karlon abandoni la sieĝon entute.

La svedoj perdis kvin ŝipojn en la agado kompare al nur unu nederlanda ŝipo, tamen, la restanta aliancaj ŝipoj estis pli damaĝitaj. Krome, konsiderante la iomajn malgrandajn homperdojn de la sveda ŝiparo: 1,200 kompare al 1,400 (439mortigitaj, 269 kaptitaj kaj iom pli ol 650 vunditaj aliancanoj), la batalo estis konsiderita taktika retiriĝo. Strategie, tamen, ĝi estis la ĉefa aliancana venko.[1]

Koordinatoj: 55° 45′ N 12° 45′ O / 55.750 °N, 12.750 °O / 55.750; 12.750 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Swedish Naval Administration, 1521-1721: Resource Flows and Organisational Capabilities, Jan Glete, BRILL (2010). pp. 180.
  • Naval Wars in the Baltic 1522-1850 (1910) - R. C. Anderson
  • Svenska slagfält (2003) - Lars Ericson, Martin Hårdstedt, Per Iko, Ingvar Sjöblom, Gunnar Åselius

Eksteraj ligiloj redakti