La Batalo de Tabarsi okazis de la 10-a de oktobro 1848 ĝis la 10-a de majo 1849 kaj estis sieĝado far la persaj trupoj kontraŭ babanoj konstruintaj fortikaĵon ĉe la maŭzoleo de Shaykh Ṭabarsí en la persa provinco de Mazenderano (Mázindarán).

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Origino de la Batalo redakti

Julie de 1848 Mullá Ḥusayn-i-Bushru'í, kiu estis la unua disĉiplo de la Báb kaj iu el la plej eminentaj babanoj, ricevis de la Báb mem instrukcion por proklami la novan Kredon kaj ankaŭ liberigi alian eminentan babanon nomitan Quddús, kiu estis enprizonigita en la urbo Sárí:

"Mullá Ḥusayn estis ankoraŭ en Mashhad, kiam alvenis sendito portanta al li la turbanon de Báb kaj sciiganta la novaĵon, ke nova nomo, Siyyid `Alí, estis donita al li de lia Majstro. "Ornamu vian kapon," estis la komuniko, "per Mia verda turbano, emblemo de Mia deveno, kaj, kun la Nigra Standardo flirtanta antaŭ vi, rapidu al la Jazíriy-i-Khaḍrá’ (laŭlitere "verdanta insulo"), kaj helpu Mian amatan Quddús-on." Tuj kiam tiu komuniko atingis lin, Mullá Ḥusayn leviĝis por plenumi la deziron de sia Majstro. Foririnte el Mashhad al loko, kiu troviĝas je distanco de farsango (t.e. 5-6 km) de la urbo, li altentenis la Nigran Standardon, metis la turbanon de Báb sur la kapon, kaj signodonis por ilia marŝado al la Jazíriy-i-Khaḍrá’ . Liaj kunuloj, kiuj nombris ducent du, entuziasme sekvis lin. Tiu memorinda tago estis la deknaŭa de Sha’bán, en la jaro 1264 p.H. (21-a de julio 1848). Kie ajn ili restis, en ĉiu vilaĝo kaj vilaĝeto, kiun ili trapasis, Mullá Ḥusayn kaj liaj kundisĉiploj sentime proklamis la revelacion de la Nova Tago, invitis la loĝantojn akcepti ĝian veron, kaj elektis el tiuj, kiuj respondis al ilia alvoko, kelkajn, kiujn ili invitis kuniĝi kun ili dum la vojaĝo." [1]

 
Maŭzoleo de Shaykh Ṭabarsí

La babanoj ekmarŝadis al Sárí flirtigante la "nigran standardon" sed survoje estis atakitaj apud la maŭzoleo de Shaykh Aḥmad-ibn-i-Abí-Ṭálib-i-Ṭabarsí [2], kiu situas ĉirkaŭ 14 mejlojn sud-oriente de la urbo Bárfurúsh.

Por pli efike sin defendi ili decidis konstrui tie provizoran fortikaĵon, kiun tuj sieĝadis la registaraj trupoj.

Estas diversaj raportoj pri la kaŭzo de tiu batalo: iuj priskribas ĝin kiel nur pravan sindefendon, dum aliaj kiel provon starigi baban ŝtaton…

Tamen, certas ke la "Standardo Nigra" kaj la "Verdanta Insulo" (Jazíriy-i-Khaḍrá’ ) aludas al islamaj profetaĵoj pri la alveno de la Promesito (MihdiQá'im) de Islamo.

"La enkarcerigo de Quddús en la hejmo de Mírzá Muḥammad-Taqí, la plej eminenta Mujtahid de Sárí, kies parenco li estis, daŭris kvin kaj naŭdek tagojn. Kvankam li estis malliberigita, tamen Quddús estis traktata kun ega respekto, kaj oni permesis al li akcepti preskaŭ ĉiujn kunulojn, kiuj ĉeestis la kunvenon de Badasht. Tamen, li permesis neniun resti en Sárí. Kiu ajn vizitis lin estis instigita en plej urĝaj vortoj varbiĝi sub la Nigran Standardon suprenlevitan de Mullá Ḥusayn. Estis la sama standardo, pri kiu Mohamedo, la Profeto de Dio, tiel parolis: "Se viaj okuloj vidos la Nigrajn Standardojn elvenantajn el Khurásán, rapidu al ili, eĉ se vi devos rampi sur la neĝo, ĉar ili proklamas la alvenon de la promesita Mihdí, la Reprezentanto de Dio." Tiu standardo estis malfaldita ĉe ordono de Báb, en la nomo de Quddús, kaj per la manoj de Mullá Ḥusayn. Ĝi estis altentenata la tutan vojon de la urbo Mashhad ĝis la sanktejo de Shaykh Ṭabarsí. Dum dekunu monatoj, de la komenco de Sha’bán, en la jaro 1264 p.H. (julio 1848), ĝis la fino de Jamádíy’th-Thání, en la jaro 1265 p.H. (aprilo-majo 1849), tiu surtera emblemo de netera regado flirtis senĉese super la kapoj de tiu malgranda kaj brava anaro, alvokante la popolamason, kiu rigardadis ĝin, malkonfesi la mondon kaj alpreni la Aferon de Dio."[1]

Dum la Batalo redakti

Dum la sekvantaj semajnoj pli kaj pli da babanoj kunvenis en la fortikaĵo, kaj iuj fakuloj taksas la nombron je ĉirkaŭ 600 batalantoj. Kvankam Mullá Ḥusayn gvide rolis en la komenco de la batalo, Quddús fariĝis la komandanto de la babanoj tuj post sia liberigo el Sárí kaj sia alveno en la fortikaĵo je la 20-a de oktobro 1848.

Bahaaj historiistoj menciis plurajn eventojn "miraklajn" dum la sekvontaj monatoj, en kiuj malgranda grupo da netrejnitaj sindefendantoj sukcese kontraŭstaris la plenpotencan forton de pluroble nombraj regimentoj registaraj.[3]

 

 
pentraĵo de la bahaa artisto Ivan Lloyd pri la batalo de Tabarsi

 

Dum la lasta monato de la sieĝo manĝaĵoj kaj trinkaĵoj mankis al la babanoj, kiuj transvivis nutrante sin per ŝuledo, boligitaj herboj kaj disfrakasitaj ostoj. La batalo fariĝis granda embaraso por la Persaj Aŭtoritatoj, kaj estis ĉesigita de la princo Mihdí-Qulí Mírzá, kiu sendis al Quddús kopion de la Korano kun jena mesaĝo skribita sur la paĝo de la unua Surao:

"Mi ĵuras je ĉi tiu plej sankta Libro, je la justeco de Dio, kiu revelaciis ĝin, kaj la Misio de Tiu, kiu estis inspirita de ĝiaj versoj, ke mi havas nenian intencon krom iniciati pacon kaj amikecon inter ni. Elvenu el via fortikaĵo kaj estu certaj, ke nenia mano estos levita kontraŭ vi. Vi mem kaj viaj kunuloj, mi solene deklaras, estas sub la ŝirmanta protektado de la Plejpotenca, de Mahomedo, Lia Profeto, kaj de ŝaho Náṣiri’d-Dín, nia suvereno. Mi promesas je mia honoro, ke neniu, ĉu en ĉi tiu armeo aŭ en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, iam provos ataki vin. La malbeno de Dio, la ĉiopova Venĝanto, estu sur mi se en mia koro mi kaŝas ian ajn deziron krom tiu, kiun mi deklaris." [4]

La babanoj fidis tiun sanktan promeson kaj kapitulacis…

Post la Batalo redakti

 
Morto de Mullá Ḥusayn

Elirinte el la fortikaĵo la babanoj estis malarmigitaj kaj kunigitaj sub tendo, kaj kelkaj el ili estis forsenditaj kiel prizonuloj.

Poste la armeo prirabis kaj detruis la fortikaĵon.

Fine la militistaro pafis al la babanoj kaj mortigis ilin ĉiujn.

Oni raportas, ke 8 el la 18 Literoj de la Vivanto estis mortigitaj dum tiu batalo:

  • Mullá Ḥusayn-i-Bushru'í je la 2-a de februaro 1849.
  • Muḥammad-Ḥasan-i-Bushru'í
  • Muḥammad-Baqír-i-Bushru'í
  • Mullá Maḥmúd Khú'í
  • Mullá (`Abdu'l-)Jalíl Urúmí (Urdúbádí)
  • Mullá Aḥmad-i-Ibdál Marághi'í
  • Mullá Yúsúf Ardibílí
  • Mullá Muḥammad-`Alí Qazvíní

Quddús mem estis eskortita de la princo al Bárfurúsh, kie la popolo estis festanta. La plano de la princo estis konduki tiun prizonulon al Teherano kaj transdoni lin al la Ŝaho. Tamen la Sa'ídu'l-'Ulamá (la plej eminenta religiestro) de Bárfurúsh ĵuris rifuzi gastigadon al ili, ĝis kiam li estos mortiginta Quddús-on per siaj propraj manoj. La princo aranĝis renkontiĝon inter Quddús kaj la 'Ulamá, kaj poste transdonis sian kaptiton al ili. Je la 16-a de majo 1849 (23-a de Jamádíyu‘th-Thání 1265 p.H.) Quddús estis liverita al koleranta popolaĉo, kiu sovaĝe mortbatis lin. Lian korpon oni dispecigis kaj la pecoj estis ĵetitaj en fajron. Poste amiko kolektis kaj enterigis en proksima loko kelkajn el ili.

La kondiĉoj de lia morto estis tiaj, ke la Báb enprizonigita en Chihríq, ĉesis skribadon kaj diktadon pro aflikto por sesmonata periodo. Post tiu tragika evento li verkis epistolon titolitan Lawḥ-i-Vasaya , kiu verŝajne estas konsiderebla kiel lia testamento kaj en kiu li enoficigis post sia morto sian disĉiplon Mírzá Yaḥyá Núrí (1831-1912 Ṣubḥ-i-Azal: Mateno de Eterneco) kiel nominalan estron de la baba komunumo. [5]

Ĉirkaŭ du jarojn post la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí, la sieĝinta generalo 'Abbás-Qulí Khán, priskribante al la princo la batalon, komparis ĝin kun la batalo de Karbilá kaj sin kun Shimr ibn Dhil-Jawshan, kiu ordonis la mortigon de la Imamo Ḥusayn. [6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kroniko de Nabil ĉapitro 19-a
  2. Shaykh Aḥmad-ibn-i-Abí-Ṭálib-i-Ṭabarsí (Persa lingvo: شیخ طبرسی) estis ŝijaista erudiciulo persa, kiu vivis dum la 12-a jarcento kaj mortis en 548 p.H. Lia plej grava verko nomita Majma'-al-Bayán estas komentario (tafsir) pri la Korano
  3. Kroniko de Nabil ĉapitroj 19-a kaj 20-a
  4. Kroniko de Nabil, ĉapitro 20-a
  5. "The Primal Point’s Will and Testament"] (la Volo kaj Testamento de Báb), tradukita el la persa al la angla kaj komentita de Sepehr Manuchehri (2004)
  6. Kroniko de Nabil, 45-a piednoto de la 20-a ĉapitro

Referencoj redakti

  • Resurrection and Renewal, verkita de Abbas Amanat (1989) kaj eldonita de Cornell University Press (124 Roberts Place, Ithica, Nov-Jorko 14850) ISBN 0-8014-2098-9
  • Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith, verkita de Peter Smith (1999) kaj eldonita de Oneworld Publications (Oksfordo, Britio) ISBN 1-85168-184-1
  • The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative verkita de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'ẓam, en 1888) en la persa lingvo, tradukita al la angla lingvo de Shoghi Effendi (1932), esperantigita de Roan Orloff-Stone kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust (Wilmette, Ilinoso, Usono) ISBN 0-900125-22-5