Batalo de Tali-Ihantala

parto de la Finn-Soveta Daŭriga milito (junio-julio 1944)

La Batalo de Tali-Ihantala (de la 25-a de junio ĝis la 9-a de julio 1944) estis parto de la Finn-Soveta Daŭriga milito (1941–1944), kiu okazis dum la Dua Mondmilito. La batalo estis luktita inter Finnaj fortoj — uzantaj materialon havigita el Germanio — kaj sovetaj fortoj. Ĝis nun, ĝi estis la plej granda batalo en la historio de la Nordlandoj.[1]

Finnaj soldatoj apud detruita soveta tanko T-34.

La batalo markis punkton en la soveta ofensivo kiam la Finnaj fortoj unufoje evitis, ke la sovetoj faru gravan akirojn.[2][3] Pli frue en Siiranmäki kaj Perkjärvi la Finnoj estis haltigintaj antaŭenirantajn sovetajn fortojn.[4] La Finnaj fortoj atingis defendan venkon kontraŭ superigaj fortoj.[5][6][7]

Post la sovetoj malsukcesis krei elrompon ĉe Tali-Ihantala, ĉe Viborga golfo, aŭ ĉe Vuosalmi, la soveta Leningrada Fronto startigis la antaŭviditan planitan transigon[3][8][9][10] de trupoj el la Karelia Istmo por apogi en la Operaco Bagration, kie ili trafis partikulare fortan reziston.[5] Kvankam la Leningrada Fronto malsukcesis antaŭeniri en Finnlandon kiel estis ordonita de la alta soveta stabanaro Stavka,[10][11][12][13][14] kelkaj historiistoj asertis, ke la Viborga–Petrozavodska Ofensivo eventuale forigis Finnlandon el la milito.[15][16][17]

Referencoj redakti

  1. Lunde (2011) p. 306
  2. Jowett, P., Snodgrass, B. Finland at War 1939–45 Osprey Publishing. 2006.
  3. 3,0 3,1 Baryshnikov (2006)
  4. Lunde (2011) pp. 286–287
  5. 5,0 5,1 Macteer (2009) p. 184
  6. Jaques (2007) p. 467
  7. Lunde (2011) p. 379
  8. Zolotarev (1999), pp. 97–98, 368
  9. Vasilevsky, Aleksandr. (1978) [1] (ruse). Moscow: Politizdat.
  10. 10,0 10,1 Moisala & Alanen (1988) pp. 152–154
  11. Lehmus K. Tuntematon Mannerheim. Hels., 1967, pp. 179–180
  12. Wirtanen A. Salaiset keskustelut Lahti, 1967, p. 268
  13. Wirtanen A. Poliitiset muistdmat Hels., 1972, p. 27
  14. Seppälä H. Taistelu Leningradista ja Suomi, pp. 272–273
  15. Glantz (1998), pp. 201–203
  16. Erickson (1993), pp. 329–330
  17. Lunde (2011) pp. 303–304, 309, 314

Literaturo redakti

  • Erickson, John (1993). The Road to Berlin: Stalin's War with Germany. New Haven: Yale University Press. ISBN 0-300-07813-7.
  • Glantz, David; House, Jonathan (1998). When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler. Lawrence: Kansas University Press. ISBN 978-0-7006-0899-7.
  • Jaques, Tony (2007). Dictionary of Battles and Sieges: F–O. Westport: Greenwood Press. ISBN 978-0-313-33538-9.
  • Lunde, Henrik, O. (2011). Finland's War of Choice. Casemate Pub. ISBN 978-1-935149-48-4.
  • Mcateer, Sean (2009). 500 Days: The War in Eastern Europe, 1944–1945. Dorrance Publishing. ISBN 978-1-4349-6159-4.
  • Moisala, U.E.; Alanen, Pertti (1988). Kun hyökkääjän tie pysäytettiin (Kiam la atakantoj estis haltigitaj) (en finna). Keuruu: Otava. ISBN 951-1-10386-5.
  • Zolotarev, V. A., eld. (1999). Русский архив: Великая Отечественная. Ставка ВКГ: Документы и материалы 1944–1945. [Rusa Arkivo. La Granda Patriota Milito. STAVKA. Dokumentoj kaj materialoj 1944–45] (en rusa). Moskvo: Terra. ISBN 5-300-01162-2.