La Batalo de Tertry estis grava batalo en merovida Gaŭlo inter la fortoj de Aŭstrazio unuflanke kaj tiuj de Neŭstrio kaj Burgonjo aliflanke. Ĝi okazis en 687 ĉe Tertry (Somme).

La povega aŭstrazia majordomo, Pepino el Herstal, paciĝis kun sia neŭstria partnero, Waratton, en 681. Tamen la sukcedantoj de Waratton renovigis la konflikton inter Aŭstrazio kaj Neŭstrio kiu estis ofta en tempo de disunuiĝo: kvankam ña Franka regno estis tiam unuigita sub Teodoriko la 3-a, kiu estis heredinta Aŭstrazion en 679. Tiu Neŭstria reĝo kun la nobelaro de Neŭstrio kaj Burgonjo, sub ties majordomo, Berthar, invadis Aŭstrazian teritorion. Berthar kaj Teodoriko direktis sin al Tertry kaj la Aŭstrazianoj havis la batalkampon, kaj forpelis Berthar elpostenigita dum Pepino enpostenigis Nordebert je sia konto en Neŭstrio kaj Burgonjo. La reĝo devis agnoski la majordomecon de Pepino super sia tuta regno por resti la nura reĝo.

La sekvo de la batalo estis la plia malpliigo de la reĝa aŭtoritato, ĉar denove reĝo el Merovidoj estis definitive venkita sur batalkampo; la hegemonio de Aŭstrazio super la resto de la regno, karakterizita de postaj konkeroj oriente kaj la apero de la Karolida Imperio centrita ĉirkaŭ Aĥeno; la nedisputita rajto al regado de la Pepinidoj, el kiuj Pepino mem prenis la titolon de Duko de Frankoj; kaj, fine, la personaj venkoj de Pepino, kiu "regis," laŭ tiama kroniko, super la Frankoj dum pli ol 27 pluaj jaroj.

Fontoj redakti

  • Liber Historiae Francorum 48.
  • Continuationes 5.

Literaturo redakti

  • Oman, Charles. (1914) The Dark Ages, 476-918, 6‑a eldono, Londono: Rivingtons.

Koordinatoj: 49° 51′ 47″ N 3° 58′ 10″ O / 49.86306 °N, 3.96944 °O / 49.86306; 3.96944 (mapo)