La Batalo de Teruelo estis la serio de militoperacoj kiuj, dum la Hispana Enlanda Milito, okazis inter la 15a de decembro 1937 kaj la 22a de februaro 1938 en urbo Teruelo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La Popola Armeo de la Respubliko arigis grandan kvanton de homoj kaj ekipaĵaro ĉe la teruela provinca ĉefurbo kaj sieĝis ĝin aparte de la cetero de la teritorio de la insurekciintoj, kvankam la konkero ankoraŭ pludaŭris du semajnojn pro la forta rezisti de la frankistoj kaj la aĉa klimato. La lastaj frankistoj kapitulacis komence de januaro 1938 kaj la respublikaj trupoj siavice iĝis defendantaj pro la pli kaj pli intensa kontraŭatakaro fare de la frankismaj armeoj. La registaraj trupoj, tamen, sukcesis defendi sin kaj la frankistoj ne kapablis tuj rekonkeri la urbon ĵus perdita.

Soldatoj respublikanaj avance tra la stratoj de Teruelo.

Disvolvigo redakti

En decembro 1937, cele al mildigo de la premo kiun la naciisma armeo faris super Madrido, la respublikana stabanaro kunigis 12 diviziojn kun pli ol 110 000 soldatoj en tri armekorpusoj kiuj devis malpliigi la elstarejon kiu por la militfronto estis Teruelo, kaj la minaco kiun ĝi reprezentis por Valencilando, en teritorio de la Respubliko. La sukceso de la unua parto de la operacio estis mejloŝtono, ĉar Teruelo estis la nura provinca ĉefurbo konkerita de la Respubliko en la daŭro de la milito.

La respublikanaj trupoj, estritaj de la generalo Vicente Rojo, ekatakis en la 15-a de decembro 1937, tra la zono de Corbalán, per aeraj bombardadoj al nodoj de komunikiloj kaj al la urba kerno teruela, ĝis alveni al pozicioj apudaj al la ĉefurbo; la artilerio estis zorge de ĉefkolonelo Juan Hernández Saravia. Aliflanke, la frankisma kolonelo Domingo Rey d'Harcourt, preparis la defendon per malabunda soldataro, kiu ne atingis 5 000 homojn, koncentriĝante en gravaj punktoj de la urbo kiel la konstruaĵo de la Komandantejo, ĉe la placo de Sankta Johano, kaj en la seminario. Kelkaj lokanoj venis rifuĝiĝi en ĝi, nome ĉirkaŭ 1 500 civiluloj kaj 1 759 militistoj, kun aliaj 1.059 kiuj venis el aliaj lokoj. Alveninte al apudaĵoj de la ĉefurbo, la fortoj de la Respubliko iniciatis bombardadon sur la centro de la urbo, okazigante ruinigon en la centraj zonoj. Estis multaj la luktoj persone kontraŭ persono ene de la urba centro, en kiuj implikiĝis multaj civiluloj.

 
Mapo de la areo kie okzis la Batalo de Teruelo. Oni indikas la dekomencajn kaj finajn situaciojn, same kiel tiu koresponda al la 20-a de decembro 1937, kiam la urbo iĝis sieĝata de la respublikanaj trupoj kaj komencis la batalo pro la konkero de la ĉefurbo.

La insurekcia flanko reagis rapide por helpi la sieĝitojn, sed la malalta temperaturo kaj granda ŝtormo de neĝo malhelpis la operacojn, kaj ne permesis ke la fortoj de la generalo Aranda povu eniri en la urbo kaj rompi la respublikanan sieĝon, pro kio la defendintoj kapitulacis en la 8a de januaro de 1938. En tiu kapitulaco la respublikaj trupoj enprizonigis, inter aliaj, la kolonelon Rey d'Harcourt kaj la episkopon de la diocezo de Teruel-Albarracín, nome Anselmo Polanco. Ambaŭ estis murditaj unu jaron poste, preskaŭ fine de la milito dum la retiriĝo de Katalunio, en la 7-a de februaro 1939, en la vilaĝo Pont de Molins (provinco Ĝirono) fare de trupo estritaj de la oficiro Enrique Lister.

La respondo de la naciistaj trupoj pluis en la 31-a de decembro per atakoj sub la estreco de la generalo García Valiño. En la 2-a de januaro la atakantoj prenis poziciojn en la ĉirkaŭoj de la urbo, kvankam ĝis la 7-a de februaro ne sukcesis eniri en ĝi. Per forta atako de artilerio kaj elaera apogo fare de la Legio Condor (en la batalo de Teruel oni uzis por la unua fojo, kaj kiel antaŭaĵo de tio kio okazos en la Dua Mondmilito, la germanan aviadilon Ju-87 Stuka), fermis la sieĝon ĉirkaŭ la tago 20a. Spite la respublikajn klopodojn, en la 22-a la kapitulaco estis totala, kun la kapto de pli ol 15 000 prizonuloj kaj nombra milita materialo. Tiele oni revenis al stato en la fronto simila al tiu antaŭa al la operaco, kaj Teruelo estis rekuperita de la naciistoj dum la Respubliko perdis multajn homojn kaj materialon; ĝi ne sukcesis siajn dekomencajn celojn, kaj nur prokrastis la agadon de Franco kontraŭ Madrido, kiu preferis agadi kontraŭ oriento, kaj disigis tuj poste la teritorion de la Respubliko.