Batalo de Tsushima

mara batalo inter Rusio kaj Japanio dum la Rusia-Japania Milito en 1905

La Batalo de Tsushima (27 - 28-an de majo 1905; 14-15 majo en Julia kalendaro, uzita en tiama Rusio) Цусимское сражение, plikonata en Japanio kiel Marbatalo de la Japana Maro (japane 日本海 (にほんかい)海戦 (かいせん), Nihon-kai Kaisen) estis surmara batalo en la rusa-japana milito. Batalis la Japana Kombinita Floto kaj 2-a kaj 3-a Rusa Pacifika-Oceana Floto (La Balta Floto). La batalo rezultis decidan malvenkon de la Rusa Mararmeo. La nomo devenas de la Cuŝima insulo situanta en la Japana Maro inter Korea duoninsulo kaj Kiuŝuo.

Fono redakti

La japanoj ne sukcesis akiri en komenco de la rusa-japana milito superecon sur la maro, ĉar la rusaj marŝipoj de tempo al tempo atakis el la havenoj de Luŝun (tiam angle Port Arthur) kaj Vladivostoko. Dum tiuj bataloj ambaŭ taĉmentoj suferis gravajn perdojn.

La rusa registaro sendis la baltan floton sub gvido de maradmiralo Zinovij Petroviĉ Roĵdestvenskij al la Fora Oriento, por senŝarĝi la atakitan Port Arthur kaj kune venki la japanojn.

Vojaĝo de la rusa floto redakti

 
Rusa floto atigis Azion per du vojoj

La balta floto forlasis la havenon Libava (nun Liepāja, en Latvio) la 15-an de oktobro 1904. La floto ekpafis je britaj fiŝkaptistaj ŝipoj la 21-an de oktobro, en la Norda maro, ĉe la Dogger-benko, kiuj ŝipoj ili mise rigardis kiel japanajn militbarĝojn (Dogger-benko incidento). La incidento kaŭzis tioman indignon en Anglio, ke la rusa registaro devis tuj pardonpeti kaj promesi plenan kompensadon, tiel evitante militon kun Britio.

La ŝipoj iris jam ĉe la Nossi-Bé-insulo ĉe Madagaskaro, kiam Roĵdestvenskij informiĝis pri kapitulado de Port Arthur. Li decidis fine pri daŭrigo de la ŝipvojo, la fortigo ekis komence de marto 1905 el la Balta maro, trairis la Suezan kanalon kaj ĉe Vjetnamio aliĝis al la Balta floto. Roĵdestvenskij tiam havis grandan ŝiparon, sed multaj ŝipoj estis malmodernaj kun malforte trejnita matrosaro.

Batalo redakti

 
Plejparto de la rusaj ŝipoj malvenkis en Cuŝma-Markolo

La floto atingis la Orientĉinan Maron kaj Roĵdestvenskij prenis direkton tra la Tsushima-markolo al Vladivostoko. La japanan floton komandis admiralo Tōgō Heihachirō (prononco: tōgō hejhaĉirō) kaj tiu floto kaŝatendis ĉe la sudkorea marbordo, ĉe Pusano. La japana floto atakis la rusan floton la 27-an de majo. La japanaj ŝipoj estis pli modernaj, rapidaj pli bone ekipitaj ol la rusa, tiel la japanoj sinkigis post dutaga batalo dutrionon de la rusaj ŝipoj, oni konkeris ses ŝipojn. Kvar rusaj ŝipoj sukcesis atingi Vladivostokon, ses serĉis savlokon en neŭtralaj havenoj.

Aliaj projektoj redakti