Batalo de Vella Lavella

La Batalo de Vella Lavella estis luktita el la 15a de Aŭgusto al la 6a de Oktobro 1943 inter fortoj de Japanio unuflanke kaj de Aliancanoj el Novzelando kaj Usono. Vella Lavella, insulo de la Salomonoj, estis okupitaj de japanaj fortoj komence de la Dua Mondmilito en la Pacifika Fronto. Posta la lukto ĉirkaŭ la Munda Pinto, la Aliancanoj rekonkeris la insulon fine de 1943, post la decido preterpasi grandan koncentron de japanaj trupoj en la insulo Kolombangara.

Novzelandaj soldatoj surteriĝas en Baka Baka, Vella Lavella, por anstataŭi la usonajn trupojn la 17an de Septembro 1943.

Post surteriĝo en Barakoma la 15an de Aŭgusto, usonaj trupoj antaŭeniris laŭlonge de la marbordoj, pelante la japanojn norde. En Septembro, novzelandaj trupoj anstataŭis la usonanojn kaj pluigis la antaŭeniron tra la insulo, ĉirkaŭante la malgrandan japanan soldataron laŭlonge de la norda marbordo. La 6an de Oktobro, la japanoj komencis evakuan operacon por retirigi la restintajn trupojn, dum kiu okazis la Marbatalo de Vella Lavella. Post la konkero de la insulo, la Aliancanoj disvolvigis ĝin kiel grava aerbazo kiu estis uzata por la redukto de la ĉefa japana bazo en Rabaul.

Notoj redakti