Batalo de la Arada

batalo de 1851 en centra Ameriko

La Batalo de la Arada estis la plej grava minaco al ĵus kreita Gvatemalo por perdo ĝian suverenecon kaj liberecon kiel sendependa Respubliko. Krome ĝi estis la plej grava milita venko en ĝis tuta historio kiel sendependa ŝtato. Estas parto de la Milito de Gvatemalo kontraŭ la liberala koalicio de Honduro kaj Salvadoro.

La alianca armeo de Honduro kaj Salvadoro eniris en Gvatemalon la 29-an de januaro de 1851. La batalo okazis la 2an de februaro de 1851. La aliancanoj atakis en tri diversaj punktoj. Unue funkciis la artilerio, poste komencis la lukto per bajoneto, dum la artilerio gvatemala pafis. Kiam la rezulto ankoraŭ estis necerta, Carrera ordonis bruligi la kanejon kie agadis la alianca armeo. Tiu vidis sin ĉirkaŭita inter la malamika pafado kaj la incendio kaj teruriĝis antaŭ senorda retiriĝo.

Kiel tuja rezulto de la gvatemala armeo en "La Arada", Konstitucia Nacia Asembleo proklamis la 19a de oktobro de 1851 fundamentan regoĉarton kiu omiĝis Acta Constitutiva de la República. Ĝi enhavis nur 18 artikolojn, en kiuj establiĝis la ĉefaj principoj por la funkciado de la Respubliko, fondita antaŭ 4 jaroj. La Batalo de la Arada markis la hegemonion de Gvatemalo en Centrameriko kaj asekuris la klimaton por prospero de la lando kaj por la komenco de la porviva registado de Rafael Carrera y Turcios.

Eksteraj ligiloj redakti