Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo

La Batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo, konata ankaŭ kiel Batalo de Kebeko, estis ŝlosila batalo en la Sepjara Milito (nomita Franc-Indiana Milito en Usono). La batalo, kiu startis la 13an de septembro 1759, estis luktado inter la Brita Armeo kaj la Reĝa Mararmeo unuflanke, kaj la Franca Armeo aliflanke, sur ebenaĵo ĝuste ĉe la muregoj de Kebeko, sur tero kiu estis origine ekposedita de farmisto nome Abraham Martin, kaj de tie la nomo de la batalo. La batalo implikis malpli ol 10,000 trupojn inter ambaŭ flankoj, sed iĝis decidiga momento en la konflikto inter Francio kaj Britio pri la estonto de Nova Francio, influante la postan kreadon de Kanado.[1]

Montcalm kondukante siajn trupojn al la batalo. Akvarelo de Charles William Jefferys (1869–1951).

Notoj redakti

  1. Battle of Quebec (2007). Arkivita el la originalo je 2014-06-25. Alirita 2014-06-28.