Batalo en Korala maro

La Batalo en Korala maro, luktata el la 4a al la 8a de Majo 1942, estis grava marbatalo inter la Imperia Japana Ŝiparmeo kaj la ŝiparmeaj kaj aerarmeaj fortoj el Usono kaj Aŭstralio, okazinta en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Tiu batalo estas historie grava kiel la unua militago en kiu aviadilŝipoj batalis unu kontraŭ alia, same kiel la unua en kiu ŝipoj de ambaŭ flankoj nek vidis nek pafis rekte kontraŭ la alia.

La usona aviadilŝipo Lexington eksplodas la 8an de Majo 1942, kelkajn horojn post esti damaĝita de aeratako el japana aviadilŝipo.
Ŝigejoŝi Inoue, komandanto de la Kvara ŝiparo de la Imperia Japana Ŝiparmeo.
Frank Jack Fletcher, komandanto de la usona Task Force 17.

Kiel klopodo por plifortigi sian defendan sintenon en la Suda Pacifiko, la Japanoj decidis invadi kaj okupi Port Moresby (en Nov-Gvineo) kaj Tulagi (en la sudorientaj Salomonoj). La plano por plenumi tion estis nomita Operaco MO, kaj estis farita de kelkaj ĉefaj unuoj de la Japana Kombinita Ŝiparo. Tiuj estis du aviadilŝipoj kaj unu malpeza aviadilŝipo por havigi aviadilan protekton por la invadaj fortoj. Ĉio okazis sub la ĝenerala komando de la japana admiralo Ŝigeĝoŝi Inoue.

Usonanoj eksciis pri la japana plano pere de spionado de signaloj, kaj sendis du usonajn aviadilŝipojn kaj kunan aŭstrali-usonan krozoŝipon por kontraŭataki la ofensivon. Tio estis sub la ĝenerala komando de la usona almiralo Frank J. Fletcher.

La 3a–4a de Majo, japanaj fortoj sukcese invadis kaj okupis Tulagi, kvankam kelkaj el iliaj helpaj militŝipoj estis sinkigitaj aŭ damaĝitaj en surprizaj atakoj fare de aviadiloj el la usona aviadilŝipo Yorktown. Tiam konsciasj pri la esto de usonaj aviadilŝipoj en la areo, la japanaj aviadilŝipoj antaŭeniris al la Korala maro kun la intenco lokigi kaj detrui la ŝipajn fortojn de la Aliancanoj. Komence en la 7a de Majo, la aviadilŝipoj de ambaŭ flankoj batalis dum du sinsekvaj tagoj. La unuan tasgon, la usonanoj sinkigis la japanan malpezan aviadilŝipon Shōhō; dume, la japanoj sinkigis la usonan destrojeron kaj draste damaĝis naftoportan ŝipon (kiu estis poste memsinkigita). La venontan tagon, la japana ŝiparo Shōkaku estis akre damaĝita, la usona aviadilŝipo Lexington estis draste damaĝita (kaj poste memsinkigita), kaj la Yorktown damaĝita. Ambaŭ flankoj estis suferintaj fortajn perdojn en aviadiloj kaj aviadilŝipoj damaĝitaj aŭ sinkigitaj, kaj tiel ambaŭ fortoj malkonektiĝis kaj retiriĝis el la batala areo. Pro la perdo de protekto el aviadilŝipoj, Inoue realvokis la invadan ŝiparon de Port Moresby, intence klopodi ĉion poste.

Kvankam temis pri taktika venko por la japanoj laŭ kvanto de sinkigitaj ŝipoj, la batalo montriĝis strategia venko por la Aliancanoj pro kelkaj diversaj tialoj. La batalo markis la unuan fojon ekde la komenco de la milito ke la grava japana antaŭeniro estis bremsita de Aliancanoj. Pli grave, la japanaj aviadilŝipoj Shōkaku kaj Zuikaku — la unua damaĝita kaj la dua kun elĉerpita aviadila komplemento — estis malkapabla partopreni en la Batalo de Midway la venontan monaton, dum la Yorktown ja partoprenis, havigante proksimuman egalecon en aviadiloj inter la du partioj kaj klare kontribuante al la usona venko en tiu batalo. La seriozaj perdoj en aviadilŝipoj en Midway evitis, ke la japanoj reklopodu invadi Port Moresby el la oceano kaj helpis la ofensivon de la Kampanjo de la Kokoda Vojo. Du monatojn poste, la Aliancanoj ekhavis avantaĝon de la japana rezulta strategia vunceblo en la Suda Pacifiko kaj lanĉis la Kampanjo de Guadalcanal; tio, kun la Kampanjo de Nov-Gvineo, eventuale rompis la japanajn defendojn en la Suda Pacifiko kaj estis grava kontribuante faktoro por la finfina kapitulaco de Japanio en la Dua Mondmilito.