Batam (indonezie Kota Batam) estas milionurbo en Indonezio, en la insuloj Riaŭ, en provinco Riaŭ-Insuloj. Apartenaĵoj de Batam estas 2 insuloj, ili estas ligitaj al Batam per pontoj.

Batam
urbo de Indonezio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29453
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 196 396  (2020) [+]
Loĝdenso 750 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 8′ N, 104° 3′ O (mapo)1.13104.05305555556Koordinatoj: 1° 8′ N, 104° 3′ O (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 1595 km² ( 159 500 ha) [+]
Horzono Indonesia Western Standard Time [+]
Batam (Sumatra)
Batam (Sumatra)
DEC
Batam
Batam
Situo de Batam
Batam (Indonezio)
Batam (Indonezio)
DEC
Batam
Batam
Situo de Batam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batam [+]
vdr
Panoramo en Batam

Geografio redakti

Batam situas kontraŭ Singapuro en respektive malgranda insulo same nomata Batam[1]. Singapuro troviĝas 28, provinca ĉefurbo Tanjung Pinang 45, Pekanbaru 296, Palembang 465, Medano 656, ĉefurbo Ĝakarto 869, Bandungo 977, Semarang 1147, Surabajo 1342, Makassar 1846 kilometrojn (aere) [2].

 
La granda moskeo

Historio redakti

La unuaj registritaj loĝantoj ĉe Batam estis malajoj de la jaro 231 post Kristo. Ĝi longe apartenis al sultanlando, iam al Singapuro. En la 1973 Batam estis deklarita industria zono por iĝi la indonezia Singapuro. En 1999 la komunumo ŝanĝis sian statuson al aŭtonoma regiono.

Ekonomio redakti

Dum la historio fiŝkaptado, markomerco kaj piratado estis la ĉefaj okupiĝoj. En la malfrua 20-a jarcento la industruiiĝo komenciĝis kun naftoindustrio, ŝipkonstruado kaj elektronika produktado. Ekde 2006 Batam estas parto de speciala ekonomia zono kun Singapuro. Batam estas la tria marhaveno de la lando. Turismo formas grandan parton de la ekonomio kun pli ol 1.5 milionoj da turistoj en 2015.

Klimato redakti

La klimato de Batam estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas averaĝe po 2476 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter oktobro kaj januaro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Religio redakti

Islamo estas la majoritata religio en Batam kun 77%, sekvita de kristanoj (17%), budhanoj (6%) kaj hinduismo (malpli, ol 1 procento).

Trafiko redakti

La haveno havas pramajn itinerojn kaj al enlando kaj eksterlando. Batam havas internacian flughavenon kaj vojojn al aliaj partoj de la insulo.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans