Batasuna ("Unueco" en la eŭska lingvo, originale Herri Batasuna aŭ "Unueco de la Popolo") estis eŭska naciisma partio bazita plejparte en Eŭskio (Hispanio), kie ĝi estis malpermesita en 2003, post kiam tribunalo deklaris ke la partio financis la agadon de la terorisma organizo ETA per publika mono.

Unueco
Batasuna
Emblemo de Unueco
Basque political party
Lando  Eŭskio
Fondiĝo 2003
Lingvo(j) Eŭska
Ideologio Eŭska naciismo, ezker abertzalea, feminismo kaj socialismo
Retejo www.ezkerabertzalea.info
vdr

Kiel unuiĝo kaj ne kiel partio, Batasuna havas minoritatan ĉeeston en la franca Eŭskio, kie ĝi restas laŭleĝa por la tempo estanta kiel "Batasuna".

La rangoj kaj subteno de Batasuna estis reprezentitaj sub malsamaj nomoj ĉar ĝi estis unue deklarita laŭleĝa dum la 1980-aj jaroj dum la Hispana transiro al demokratio. Tiel, la antaŭuloj de Batasuna estis la origina Herri Batasuna kaj, tiam, Euskal Herritarrok. Post la malpermeso en 2003, la kerno-subteno de Batasuna ankoraŭ reorganiziĝis per aliĝigado de la ĝis nun marĝenaj partioj EHAK kaj Eŭska Naciisma Agado (ANV).

Batasuna estis parto de la eŭska Nacia Liberiga Movado kiu inkludas sociajn organizojn, sindikatojn, junularon (Jarrai kaj Gazteriak, nun kunfanditaj en Haika kaj Segi), kaj la grupojn de virinoj (Egizan). Jarrai-Haika-Segi, Gestoras pro Amnistia, Askatasuna kaj aliaj grupoj proksime rilatiĝintaj al Batasuna estis ankaŭ deklaritaj kontraŭleĝaj fare de diversaj tribunalaj verdiktoj rilate la samajn akuzojn de kunlaborado kun ETA.

Batasuna estas inkludita en la "listo de Eŭropa Unio de terorismaj personoj kaj organizoj" kiel komponento de ETA.

Vidu ankaŭ redakti