Bateckij (distrikto)

La distrikto de BateckijBateckij distrikto (ruse Батецкий район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la setlejo Bateckij.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 5018 homoj.[2]

distrikto de Bateckij
ruse: Батецкий район
distrikto de la Novgoroda provinco
Blazono
Lando Rusio Rusio
Administra centro setlejo Bateckij
Areo 1 591,79 km² (159 179 ha)
Loĝantaro 5 018 (2020)
Denseco 3,15 loĝ./km²
Estiĝo 1927
Horzono UTC+03
Tel. prefikso +7 81661x-xx-xx
OKATO 49 203 000 000
La distrikto de Bateckij sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Bateckij sur la mapo de la Novgoroda provinco
La distrikto de Bateckij sur la mapo de la Novgoroda provinco
Vikimedia Komunejo: Batetsky District
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto

Geografio redakti

La distrikto de Bateckij situas nord-okcidente en la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1 591,79 km².[3]. Oriente ĝi najbaras kun la Novgoroda distrikto, sude – kun la distrikto de Ŝimsk de la Novgoroda provinco; nord-okcidente – kun la Leningrada provinco.

La plej granda rivero de la distrikto estas Luga, kaj al ties baseno apartenas plejparto de la distrikto. La suda parto de la distrikto apartenas al la baseno de Volĥovo.

Vidindaĵoj redakti

 
Ŝum-monteto

En la distrikto de Bateckij, apud la vilaĝo Podgorje, troviĝas Ŝum-monteto, la dunivela tera piramido, unu el la plej grandaj eŭropaj mezepokaj artefaritaj montetoj. Pri la celo de la konstruado de Ŝum-monteto oni nun disputas – ĉu tiu estas tomb-monteto aŭ bazo de fortikaĵo.[4] La monteto situas sur la flago kaj sur la blazono de la distrikto, kune kun la suno kaj fluganta blanka cikonio.

Referencoj redakti

  1. О районе (Pri la distrikto) (ruse). Administrantaro de la municipa distrikto Bateckij. Arkivita el la originalo je 2013-08-15. Alirita 2021-02-17.
  2. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-02-17.
  3. Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  4. Шум-гора (ruse). novgorod.ru. Alirita 2021-02-17.