Baterio

apartigilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri elektra baterio. Por informoj pri artileria baterio, vidu la artikolon Artilerio.

Elektra baterio (ankaŭ akumulatoro okaze de por aŭtomobiloj, industria uzo) estas grupo de galvanaj piloj. La nocio hodiaŭ ankaŭ signifas la unuopajn pilojn.

Bazprincipoj de uzo redakti

La elektrodaj materialoj determinas la elektran tension de la pilo laŭ la elira grandeco. Pli grandan tension oni akiras per seria konekto de pluraj elementoj.

La kapacito de baterio estas aldonita kiel teorie elgajnebla elektra ŝargo en amperhoroj. La praktike atingebla kapacito dependas de la fakta grandeco de la malŝarga kurento kaj temperaturo de la baterio.

La kapacito (energiokvanto) ĉe fiksa tensio atingeblas per pli grandaj piloj. Paralela konekto por kapacita grandigo povas kaŭzi la baldaŭan malŝargiĝon de la piloj, ĉar la unuopaj ĉeloj (piloj) diferenciĝas en interna rezisto kaj formas inter si propran kurantan cirklon.

La daŭreco, uztempo de baterioj estas aldonita per nombro de ŝargaj/malŝargaj cikloj, ĝis akumulatoro ankoraŭ havas difinitan ŝargokapaciton. La normoj de DIN 43539 parto 5 kaj IEC 896 parto 2 komunikas por tio diversajn procesojn kaj antaŭskribojn.

En multaj (riĉaj) landoj oni organizite kolektas la danĝeran rubon de la foruzitaj baterioj. En multaj landoj oni jam malpermesis vendon de hidrargo-enhavaj (super 2 %) baterioj, piloj. (Legu bateria recikligo)

Tipoj redakti

Uztereno redakti

Primaraj piloj redakti

Primaraj piloj en grando de AA nomatas galvanaj piloj, kiuj post la malŝargo ne estas denove ŝargeblaj. Oni nomas ilin laŭ la uzita materialo:

Sekundaraj piloj redakti

Sekundaraj piloj aŭ akumulatoro estas tiuj galvanaj piloj, kiuj estas reŝargeblaj post malŝargo.

Grando redakti

Aparatobaterioj devas esti kompakta, malpeza, mekanike rezista. Ili estas aĉeteblaj kiel zink-karbona aŭ alkali-mangana baterio. La nomumo sekvas la normojn de IEC kaj ANSI:

IEC, malgranda povumo (C) IEC, granda povumo (KOH) ANSI Nomumo Grando Volto
E96 LR 61 AAAA Mini Ø 8,3 mm, h 42,5 mm 1,5 V
R03/UM-4 LR 03/AM-4 AAA Mikro Ø 11 mm, h 45 mm 1,5 V
R6/UM-3 LR 6/AM-3 AA Mignon Ø 15 mm, h 51 mm 1,5 V
R14/UM-2 LR 14/AM-2 C Baby (bebi) Ø 27 mm, h 50 mm 1,5 V
R20/UM-1 LR 20/AM-1 D Mono Ø 35 mm, h 62 mm 1,5 V
UM-5 AM 5/LR-1 N Lady (ledi) Ø 12 mm, h 30 mm 1,5 V
1203 LR 12/Plata J Flat Pack aŭ platbaterio l 67 mm, b 62 mm, h 22 mm 4,5 V (3 piloj)
F22/E-Block E-Block/AM-6 1604D E-bloka aŭ 9-V-bloka l 48,5 mm, b 26,2 mm, h 17 mm 9 V (6 piloj)

Krom tiuj "normaj tipoj" ekzistas kompreneble multaj diversaj tipoj por fotiloj kaj aliaj aparatoj.

Literaturo redakti

  • Lucien F. Trueb, Paul Rüetschi: Batterien und Akkumulatoren - Mobile Energiequellen für heute und morgen. Springer, Berlin 1998 ISBN 3-540-62997-1 germane
  • David Linden, Thomas B. Reddy (Hrsg.): Handbook of Batteries. 3. Auflage. McGraw-Hill, New York 2002 ISBN 0-071-35978-8 germane
  • Wiebke Dirks, Hendrik Vennemann: Lithium-Batterien. CHEMKON 12(1), S. 7 - 14 (2005), ISSN 0944-5846 germane

Bildgalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti