Baterirecikligo signifas la pluan uzon de la diversaj komponantoj de baterioj (ankaŭ toksaj), kiel plumbo, kupro kaj zinko.

Laboristo en fabriko kie oni reciklas bateriojn

Per aparta elkolekto oni povas obteni bonkvalitajn metalojn, kiuj povas esti reuzataj kaj kiuj ne estos perdataj en la medio. Tial en iuj landoj oni kolektas bateriojn aparte.

Germanio kaj Svisio redakti

En Germanio kaj Svisio ekzistas leĝo devigante uzantojn redoni uzitajn bateriojn kaj pilojn kaj devigante komercantojn, konstruantojn kaj importantojn repreni ilin.

En Svisio jam 65,5% de uzitaj baterioj estas redonitaj kaj recikligitaj (junio 2004). En Germanio 82% de ĉiuj kolektitaj baterioj estas recikligitaj (decembro 2005).

Kvankam en Germanio ĉiu vendejo, kiu vendas bateriojn aŭ pilojn, devas repreni ilin, nur ĉirkaŭ 30% estas kolektitaj. Nur en la jaro 2005 la Fondaĵo "Gemeinsames Rücknahmesystem Batterien" (kuna reprensistemo por baterioj) kolektis 12.263 tunojn da uzitaj baterioj kaj akumulatoroj. Tio estas po 149 gramoj da baterioj por ĉiu loĝanto.

La plej granda germana ejo por baterirecikligo troviĝas en Bremerhaven. Tie 80% de ĉiuj uzitaj baterioj de ĉiuj elektronikaj aparatoj estas specigitaj (aŭtuno 2004, sen inkluzivi veturilbateriojn). La specpureco atingas 98 ĝis 99%. Post specigo la elementoj estas venditaj kaj fanditaj.

Por aĉeti veturilbaterion en Germanio oni devas pagi pluajn 7,50 €, se oni ne redonas malnovan baterion. Tial preskaŭ 100% de la plumbobaterioj estas kolektitaj kaj reuzitaj.