Battambang,Batdâmbâng (kmere ក្រុង បាត់ដំបង) estas universitata grandurbo en nordokcidenta parto de Kamboĝo. Ĝi estas ĉefurbo de la rizo-produktanta regiono de la lando.

Battambang
urbo • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 000  () [+]
Loĝdenso 443 686 007 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 6′ N, 103° 12′ O (mapo)13.102777777778103.19833333333Koordinatoj: 13° 6′ N, 103° 12′ O (mapo) [+]
Alto 39 m [+]
Areo 0,000293 km² ( 0.0 293 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Battambang (Kamboĝo)
Battambang (Kamboĝo)
DEC
Battambang
Battambang
Situo de Battambang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Battambang [+]
vdr
Mapo pri Provinco Battambang, kie situas urbo Battambang
Urba mapo pri Battambang

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Panoramo en Battambang
 
Universitato de Battambang

Battambang etendiĝas en ambaŭ bordoj de rivero. Tajlando troviĝas 110, Pnom-Peno 300, Kratie 313 kilometrojn.

Historio redakti

Battambang estis fondita en la 11-a jarcento. De 1794 al 1904 kaj denove de 1941 al 1946 la urbo estis sub siama (tajlanda) suvereneco. En 1907 la provinco estis cedita al la francoj por esti reunuigita kun Kamboĝo kiel parto de la Franca Hindoĉinia kolonio.

Ekonomio redakti

Battambang longe estis ĉina komerca nabo. En la urbo funkcias tekstilaj kaj rizaj mueliloj.

Klimato redakti

Battambang situas en la tropika klimato kun influo de musono. La seka sezono daŭras de decembro ĝis marto. Jare pluvas 1368 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Trafiko redakti

Battambang havas flughavenon kaj ŝoseon. Dum la historiaj tempoj la sola vojo estis nur la rivero. Ekde la franca erao ankaŭ fervojo trafikas.

Vidindaĵoj redakti

 
Vojo en Battambang

La franca kolonia arkitekturo estas ofte videbla ankaŭ nun, krome estas multe da budhismaj temploj. Restis iom da ruinoj el la 10-a jarcento.

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti